Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2020 6 01 /02 /février /2020 17:04
Farooq Khan/AFP

01/02/2020

Rostitaj kolbasoj, koncertoj, veturil-defiladoj, kaj ankaŭ multaj protestadoj: la Aŭstralianoj celebris pasintan dimanĉon sian «nacian tagon».

En Sidnejo, «Aŭstralia Tago» komenciĝis per aborigena ceremonio, akompanata de tradicia danco en la fama kvartalo Barangaroo, sakrala loko de la aborigena popolo.

Yvonne Weldon, kiu kondukis la ceremonion memoris, ke la 26a de januaro ĉiam estos «malĝoja» tago. Ĉi tiun tagon, antaŭ 232 jaroj, la detruado de la pra-popoloj de tiu lando komenciĝis», ŝi deklaris.

Aŭstralia Tago markas la datrevenon de la alveno de la unua brita ŝiparo en 1788 en Sidnejo.

Laŭ multaj Aŭstralianoj, la 26a de januaro estas tago de kvietiĝo, dum kiu okazas koncertoj, piroteknikaĵoj, familia kriketludo, kradrostado, plaĝo kaj biero.      

Sed laŭ plejparte el la aborigenoj, kiuj vivas sur tiuj teroj de pli ol 60 000 jaroj, temas pri la tago, kiam la «blankuloj» invadis ilian landon, kaj kiu markas komenciĝon de subpremo fare de la britaj kolonianoj.   

La aborigena loĝantaro ege malkreskis de post la jaro 1788, pasanta de ĉirkaŭ miliono ĝis 100 000 en 1910, plejparte mortigitaj de importitaj malsanoj. Hodiaŭ, la 3% da aborigenoj, kiuj plu vivas en la lando situas malsupre de ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj modernaj taksiloj.     

La malakordo koncerne la ceremoniojn pliintensiĝas jaron post jaro, kaj la alvokoj ŝanĝi la daton de la nacia tago laŭtiĝas.

Pasintan dimanĉon, protestadoj organizitaj de la aborigena komunumo kolektis dekojn da miloj da personoj en Sidnejo kaj Melburno. 

La boŝfajroj eĉ pli makulis la tagon. «Bedaŭrinde, la katastrofa efiko de la incendioj nun makulas ĉion, aparte sur la orienta marbordo», substrekis la guberniestrino de Novsudkimrio Margaret Beazley, dum parolado. 

La festoj tamen daŭris sur la Kontinento-insulo. La loĝantoj de Sidnejo povis spekti baleton de pramŝipoj kaj jaĥtoj, aŭskultante klasikan muzikon en la mita haveno de la ĉefurbo.     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }