Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 février 2020 4 20 /02 /février /2020 19:36
Aaref Watad / AFP

20/02/2020

Bildo: En tiu jarperiodo en la regiono, la temperaturoj malaltiĝas kelkfoje ĝis -10°C dumnokte. 

Nord-okcidente de Sirio, vere homa dramo disvolviĝas. En apenaŭ tri monatoj, preskaŭ 500 000 infanoj devis fuĝi la batalojn.

Blokitaj meze de la bombadoj de la siria armeo, kaj de ties rusia aliancano, la civiluloj de la ĉirkaŭurboj de Idlib kaj Alepo, la lastaj ribelaj influlokoj, kiuj batalas kontraŭ la reĝimo de Baŝar Al-Asad, provas fuĝi. 

De post decembro 2019 kaj la reintensiĝo de la siriaj militaj ofensivoj, pli ol 900 000 personoj estis delokitaj en tiu regiono, laŭ la lasta raporto de la Buroo pri Kunordigado de la Humanitaraj Aferoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (BKHA).

Blokitaj ĉe la nordo fare de Turkio, kiu fermis sian landlimon al la rifuĝintoj, la civiluloj stagnas en nesalubraj kampadejoj, submetataj al la malvarmega vetero, kiu frapas la regionon.

500 000 infanoj kaj granda nombro de virinoj suferas tiun situacion. Ili reprezentas preskaŭ 80% el la personoj antaŭnelonge delokitaj.

 

Kampadejoj troloĝataj aŭ neĝkovritaj 

En tiu jarperiodo en la regiono, la temperaturoj malaltiĝas kelkfoje ĝis minus 10°C dumnokte, precize kiam la civiluloj moviĝas por eviti la bombadojn. Sed malproksime de la bataloj ili ne scias, kie loĝi, kaj ne havas alian elekton ol amasiĝi en troloĝataj kampadejoj aŭ dormi ekstere.

Laŭ la BKHA, preskaŭ 82 000 delokitaj personoj dormas nun ekstere, sub la arboj aŭ en kampadejoj kovritaj de neĝo.

Kelkajn tagojn antaŭe, kvinmonata bebo estis trovita mortinta pro malvarmo en la kampadejo de Kalbeet, apud la sirio-turka landlimo. Ŝajne pluraj mortas en tiaj kondiĉoj, indikas la ĉefo de la humanitaraj aferoj kaj urĝaj sukuroj de UN.

En la improvizitaj kampadejoj de la regiono, la familioj uzadas ĉiajn disponeblajn rimedojn por varmiĝi -  eĉ je la prezo de sia vivo.       

En la provinco Idlib, familio ekzemple metis gas-hejtilon en sian tendon por moderigi la malvarmon, rakontas la mediato Al Jazeera. La postan tagon, la gepatroj trovis sian 12-jaran filinon kaj 3-jaran filineton mortintaj, venenitaj per karbona monooksido.       

 

Ĉu la situacio pligraviĝos? 

En la estontaj semajnoj aŭ monatoj, la situacio povus eĉ pligraviĝi, avertas la pensfabriko International Crisis Group en la franca ĵurnalo le Figaro, kiu memorigas, ke la regiono plu enkalkulas preskaŭ 3,5 milionojn da loĝantoj.

Nur 25% de la teritorio de la zono estis rekonkeritaj de la siria armeo, ĉefe la ĉirkaŭaj urbetoj. La parto plej dense loĝata de la regiono, kaj ties ĉefurbo Idleb, plu estas regata de la ribelantoj. Siria ofensivo kun helpo de la rusia aviadilaro en tiu zono, estus katastrofa por la loĝantoj. La miloj da civiluloj, kiuj riskas esti delokitaj dum tiuj bataloj, aldoniĝus al la longa listo de pli ol dek tri milionoj da sirianoj, kiuj estis truditaj ekvojiĝi de post la komenciĝo de la konflikto en 2011. Multaj ja fuĝis al la najbaraj landoj, kiel Turkio kaj Libano, sed pli ol ses milionoj da personoj estis delokitaj ene de Sirio mem.          

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

https://www.youtube.com/watch?v=D0RmSwFWG7U&feature=emb_logo

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }