Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 février 2020 2 25 /02 /février /2020 22:13

25/02/2020

La 22an de februaro, la movado de protestado kontraŭ la potenco spertis novan perfortan epizodon. La mediato "Radio Televido Kariboj" estis atakita, dum alfrontiĝoj inter policistoj kaj militistoj okazigis almenaŭ du mortintojn. Fronte al la nesekureco, la aŭtoritatoj estis devigataj nuligi la karnavalon.

Haitio travivas maltrankviligan epizodon post pluraj perfortaj eventoj, kiuj disvolviĝis dimanĉon 2an de februaro. La retejo "Haïti Press Network" resumaj titole: «Stratoj barikaditaj, aktivecoj paralizitaj, malĝoja etoso stariĝas en la ĉefurbo».    

Dimanĉon post-tameze, «perforta atako estis plenuminta kontraŭ la lokoj de "Radio Televido Kariboj" (RTVC) fare de armitaj kaj kapuĉitaj individuoj», raportas la haitia retejo "Alterpresse", kaj la saman tagon en la ĉefurbo «multaj pafadoj estis aŭdataj».

Tagon poste, la gazetaro eksplikis, ke dum la post-tagmezo de dimanĉo, alfrontiĝoj inter policistoj kaj militistoj okazigis almenaŭ du mortintojn kaj dekon da vunditoj. Tiujn lastajn horojn, la radioj de la lando ŝajne funkcias kun granda malfacileco. «Situacio de vigla streĉiteco kaj konfuzado regas», aldonas "Alterpresse".

          

Etoso de enlanda milito 

Tiuj perfortoj enskribiĝas en kriza kunteksto, kiu paralizas la landon de pli ol jaro. La provizora registaro ne sukcesis moderigi ĝin. La prezidento Jovenel Moïse, elektita en 2017, estas vigle kontestita de la loĝantaro. En aŭtuno 2019, gravaj manifestacioj kontraŭ la koruptado de la sistemo, la inflacio kaj la malfortigo de la publikaj servoj estis perforte subpremitaj. De post decembro, memorigas "Alterpresse", la situacio estas markita «de alta nivelo de krimeco, multobliĝo de armitaj bandaĉoj, kiuj mortigas, forkaptas kaj enŝlosas dekojn da personoj».    

Tiujn lastajn tagojn, la polico manifestaciis, postulante pli bonajn laborkondiĉojn kaj kreadon de sindikato, kiu povus defendi la rajtojn de siaj membroj, raportas "Haïti Press Network", kiu elvokas etoson de «enlanda milito».

La manifestacioj ampleksiĝis, daŭrigas la retejo, kun alfrontiĝoj inter «unuoj de la polico, plejparte civilvestitaj, kaj membroj de la nova armeo inaŭgurita  de la prezidento Jovenel Moïse».     

Pasintan lundon, la ĉefurbo Portoprinco, estis blokita de la polico. «La komercaj aktivecoj malrapide funkciis, barikadoj de flamigitaj pneŭoj plu blokis la trafikon en kelkaj vojoj de la ĉefurbo», atestas la ĵurnalo "Haïti Libre". «Timo instaliĝis de post la armitaj perfortoj de dimanĉo en la Champ-de-Mars».

En kroniko de la retejo "Nouvelliste" tiujn lastajn tagojn, la haitia verkisto Frantz Duval skribis: «En la karnavalo de niaj malfeliĉaĵoj, ni dancas la malsukceson de niaj institucioj».            

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }