Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 février 2020 5 21 /02 /février /2020 16:01

21/02/2020

«La ekstremdekstra terorismo ne malutilas al la voĉdono por la AfD» konstatas Valérie Dubslaff, esplor-profesorino ĉe la universitato Rennes 2  pri germanaj studaĵoj. «la homoj ne starigas ligilon inter la teroristoj kaj la politika ekstremdekstro, kiu ekscitas la malamegon», asertas la universitatanino.

Ĵaŭdon 20an de februaro vespere en Germanio, miloj da personoj kolektiĝis kontraŭ la malamego, post la rasismaj pafadoj de Hanau, en kiu merkredon naŭ personoj mortis. La pafanto publikigis rasisman tekston en la reto antaŭ ol agadi. «Tiujn 30 lastajn jarojn, 180 personoj mortis post frapoj de ekstremdekstro», eksplikis vendredon 21an de februaro Valérie Dubslaff, esplor-profesorino ĉe la universitato Rennes 2 pri germanaj studaĵoj. Kaj ŝi akuzas la AfD, la ekstremdekstran partion, ke ĝi banaligis malamegan diskurson kontraŭ la malplimultoj».

     

Ĉu oni povas paroli pri reapero de la ekstremdekstra terorismo?

Jes, ia reapero ekzistas.

Sed tia perforto ne ĉesis ekzisti de post la militfino kaj la reunuigo.

Tiujn 30 lastajn jarojn en Germanio, pli ol 180 personoj, ofte je eksterlandaj originoj, mortis sub frapoj de ekstremdekstro. Kutime, tiu nombro estas tabuo, sed ĝi ja estas realo. Tuj post la reunuigo, ni spertis tiun saman abundon de perforto kontraŭ centroj por rifuĝintoj kaj enmigrantoj.

 

Kiel vi eksplikas tiun ksenofobian kreskadon?

Klaras nuntempe, ke tio okazas en kunteksto de krizo de la rifuĝintoj de 2015. De tiam, oni observas akumuliĝintan efikon, kiu atingis sian paroksismon.

En la regiono de Frankfurto, sufiĉe forta nazia strukturo kaj ekstremdekstra voĉdono ĉiam ekzistis.  

Tiu tradicio datiĝas de la periodo antaŭ la defalo de la Berlina muro, la 9an de novembro 1989.

 

Ĉu sufiĉe forta politika volo ekzistas por agadi kontraŭ la ekstremdekstraj grupetoj? 

Ĝi estas tia nun, sed ĝi alvenas tre malfrue, ĉar tiu perforto ekzistas de certa tempo. Ĉefe de post la malkovro de tiu terorisma grupo el kaŝita nacisocialismo, kiu tute konsternis Germanion, ĉar ni ne imagis, ke tia terorisma grupo plu ekzistos. La respondo alvenas nun.  

De kelkaj monatoj, ia ŝtata represio estas observata.  

Antaŭ nur semajno, terorisma grupo estis malfondita. La grupo S intencis plenumi atencojn kontraŭ moskeoj kaj rifuĝintoj. Aliaj estis malfonditaj en januaro kaj en 2018. 

 

Ĉu ekzistas ligilo inter la Alternativo por Germanio (AfD), ekstremdekstra partio, kaj tiuj grupetoj?

Oficiale ligilo ne ekzistas inter ambaŭ. Mi opinias, ke la ekstremdekstra  terorismo ne malutilas al la voĉdono por la AfD, ĉar la homoj ne starigas ligilon inter la teroristoj prezentataj kiel izolitaj lupoj, iom psikologie perturbitaj, la struktura rasismo en Germanio unuflanke, kaj la politika ekstremdekstro, kiu ekscitas la malamegojn aliflanke. Ĝi banaligis malaman diskurson kontraŭ etnaj kaj konfesiaj malplimultoj, ĝi banaligis la malamegon en la Parlamentoj, kaj la homoj ne faras ligilon.    

16/02/2020

Germanio: manifestacio okazis en Turingio por protesti kontraŭ ekstremdekstro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/02/germanio-manifestacio-okazis-en-turingio-por-protesti-kontrau-ekstremdekstro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }