Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2020 5 07 /02 /février /2020 09:40

07/02/2020

Ĵaŭdon, Thomas Kemmerich, la germana kontestata estro de Turingio, demisiis de sia ofico, malfermante la vojon al nova regiona baloto. Lia hieraŭa elekto, kun la subteno de ekstremdekstro, kaŭzis politikan tertremon en Germanio.

Lia elekto, merkredon, estigis skandalon en Germanio. Thomas Kemmerich, ĵus elektita kiel prezidento de Toringio, anoncis ĵaŭdon 6an de februaro, ke li forlasas sian oficon. «La demisio estas neevitebla (...), ni decidis postuli malfondon de la parlamento de Toringio», li asertis dum gazetkunsido en Erfurto.            

«Ni ankaŭ deziras provoki novajn balotojn por forigi la stigmaton ligitan al la subteno de la Alternativo por Germanio AfD», li daŭrigis. «La demokratoj bezonas demokratan plimulton, kiu kompreneble ne povas esti akirita en tiu parlamento».

La regiona prezidento estis elektita danke al koaliciitaj voĉoj de la ekstremdekstro de la movado AfD, de sia propra partio kaj de la lokaj elektitoj de la konservativa partio de la kancelierino, la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU).

«Kunlaboro kun AfD ne ekzistis, ne ekzistas kaj ne ekzistos», precizigis Thomas Kemmerich, eksplikante, ke  li faris tiun elekton «sen premo». Li tamen ŝanĝis sian opinion post interparolo kun la nacia estro de la partio FDP, Christian Lindner veninte de Berlino, dum la antaŭa tago li firme rifuzis demisii, malgraŭ multaj petoj fari tion .   

 

«Tio estas nepardonebla ago» laŭ Angela Merkel 

Tiu decido de la liberalulo, nur 24 horojn post lia elekto, aperis kiel la sola realisma decido, tiom lia kontestita elekto indignis kaj ŝancelis la tutan germanan politikan medion.

Kutime diskreta, Angela Merkel, nun ĉeestanta en Pretorio, kvalifis «nepardonebla ago» tiun balotan aliancon, senprecedencan de post la milito. Ŝi klare anoncis, ke tiu elekto «estu nuligita», kio malfermas la vojon al novaj balotoj en tiu regiono, kie ekstremdekstro situis ĉe la dua pozicio, malantaŭ la radikala maldekstro, pasintan aŭtunon.

Ĝis nun, kaj male al lando kiel Aŭstrio, la modera dekstro ĉiam ekskludis ĉian ajn aliancon aŭ kooperadon kun la AfD, kiu krome faris de la germana kancelierino kaj de ties migrada politiko sian ĉefan celbatalon.

Tiu epizodo en Turingio revigligis en Germanio la memoron de la 1930-aj jaroj, kiam la partio de Adolf Hitler sukcesis, inkluzive pere de aliancoj kun la tradicia dekstro, iom post iom gajnis la potencon.    

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }