Filipinoj: Labourstart Kampanjo: novaj atakoj kontraŭ la sindikatoj de instruistoj - alvoko al agado

24/02/2020
Labourstart ricevis urĝan ĝisdatigon de la Internacio de Edukado - bonvolu legi...
Malgraŭ la internacia solidareco, la malobservadoj pri Homaj kaj sindikataj rajtoj daŭras en Filipinoj. La kampanjo de ruĝ-markado kaj kalumniado, kiu celas la membrojn de la "Alliance of Concerned Teachers" (Alianco de la koncernataj instruistoj) intensiĝas, kun la subteno de la ministrejo de la reĝimo Duterte.
La "Alliance of Concerned Teachers" (ACT) raportas pri novaj atakoj kontraŭ siaj membroj.
- Du regionaj estroj de la ACT frontas novajn falsajn akuzojn pri mistraktadoj de infanoj kaj finegoco de homoj, cele al silentigi ilin.
- La 3an de februaro, arestmandato estis lanĉita kontraŭ unu el la regionaj prezidentoj de la ACT.
- Krome, la polico plu profiligas membrojn de la ACT, kun nova kazo registrita la 14an de februaro en la provinco Bataan, regiono 3.
- La nomoj de estroj de la ACT en la provinco estis enlistigitaj en malpublika memorando de la filipina nacia polico.
Ni devas tuj mobiliziĝi por akiri ĉesigon de tiuj atakoj.
Bonvolu enskribiĝi por subteni nian kampanjon:
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4227
Se vi jam enskribiĝis, bonvolu informi viajn kolegojn kaj helpi nin intensigi la premon sur la reĝimo Duterte, ĝis kiam la respekto de la homaj kaj sindikataj rajtoj estos respektataj en tutaj Filipinoj.
Labourstart

17/11/2019
Filipinoj: Labourstart Kampanjo: kontraŭ-sindikata represio kontraŭ la instruistaj sindikatoj
La Internacio de Edukado (IE) invitas la laboristojn de la tuta mondo, kondamni la intensigon de turmentado kaj represio suferigita de ĝia aliĝinto, la Alliance of Concerned Teachers (ACT), en Filipinoj.
Pluraj oficejoj de la ACT estis traserĉitaj de la polico kaj almenaŭ unu provinca kunordiganto de la ACT estis arestita dum nova represia operaco kontraŭ la sindikatoj kaj organizaĵoj de la civitana socio en la lando. La represiaj operacoj daŭras kaj ACT timas, ke pli granda nombro de siaj membroj estu celitaj. La sindikato devis fermi oficejojn por garantii la sekurecon de sia personaro, de siaj membroj kaj gvidantoj.
La kontraŭ-sindikata etoso sub la reĝimo de Duterte maltrankviligas la sindikatistojn, la instruistojn kaj universitatanojn, koncerne iliajn rajtojn kaj sekurecon. Raymond Basilio, ĝenerala sekretario de la ACT, ricevis multajn morto-minacojn de post januaro 2019. La sindikato de instruistoj estas ruĝ-markitaj de la registaro. Sindikataj aktivuloj ankaŭ estas politike profiligitaj de la Nacia filipina polico, kaj enlistigitaj kiel «teroristoj». Du instruistoj de la ACT antaŭnelonge estis paf-celitaj en ilia klasĉambro fare de maskitaj viroj, ĉeeste de iliaj lernantoj.
La lastaj disvolviĝoj profunde maltrankviligas la IE. Tiuj eventoj pligravigas la situacion koncerne la homajn rajtojn de la laboristoj en Filipinoj.