Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 février 2020 5 14 /02 /février /2020 14:03

13/02/2020

20 milionoj da virinoj kaj junulinoj en la mondo suferas pro la konsekvencoj de seksmutiladoj. Ili estas mutilitaj per simpla klingo kaj sen anestezo pro kulturaj aŭ religiaj kialoj. Ili pro tio estas senigitaj je normala seksa vivo.

Khady Koita devenas de Senegalo, kaj konsideras sin kiel postvivantino. Ŝi engaĝiĝis en tiun lukton post ekscio pri la morto en 1982 de «trimonata knabineto, kiu perdis sian sangon post ekscizo».

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, 600 000 ekscizitaj virinoj ĉeestas en Eŭropa Unio, kaj 180 000 junulinoj estas submetitaj al tiu risko. Khady vizitas lernejojn por atentigi la plej junajn pri la problemo. Kelkfoje, lernejanoj venas por vidi ŝin post ŝia interveno kaj eksplikas, ke gepatroj «preparas vojaĝon al Afriko, dirante: ni reiros al nia lando kaj ni faros feston por vi dum la ferioj».  

 

Meti finon al la mutiladoj 

En Bruselo, la malsanulejo Sankta-Petro ofertas helpon al la ekscizitaj virinoj. La virinaj seksmutiladoj koncernas plurajn formojn de interveno, kiuj detruas la vivon de tiuj virinoj. Koncerne tiujn, «kies klitoro estis tranĉita, tio povas okazigi dolorojn. Etaj tumoroj povas disvolviĝi ĉe la bazo de la klitoro-nervo, kiuj estas tre doloraj. Koncerne la virinojn, kies vundoj estis kudritaj, ili plu havas nur kelkajn milimetrojn por ebligi fluadon de la menstrua sango kaj de la urinoj», eksplikas la doktoro Martin Caillet.

Merkredon, la Eŭropa parlamento adoptis rezolucion, kiu postulas de la Eŭropa komisiono, ke ĝi intensigu la aranĝojn kontraŭ la virinaj sekmutiladoj, cele al elradikigo de tiuj praktikoj. La eŭrodeputitoj postulas ankaŭ kuracadon por la viktimoj. «La politikaj respondeculoj atentigu eĉ pli serioze pri tiu afero, kiu vere estas abomeninda krimo», insistis la eŭrodeputitino Frances Fitzgerald. La teskto petas de la Membro-ŝtatoj, ke ili konvinku la ekster-eŭropajn landojn malpermesi tiujn praktikojn. Se nenio ŝanĝiĝos, la virinaj seksmutiladoj okazigos 68 milionojn da pliaj viktimoj de nun ĝis la jaro 2030.

https://fr.euronews.com/2020/02/12/l-ue-veut-eradiquer-les-mutilations-genitales-feminines

https://www.youtube.com/watch?v=Sp4DmbTcx3E

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }