Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2020 6 15 /02 /février /2020 17:15
AP foto/Eldar Emric

15/02/2020

«Mi konas neniun, kiu mortis ĉi tie pro naturaj kaŭzoj. Eĉ la junuloj mortas kaj tiuj, kiuj postvivas estas malsanaj».

La atesto de Goran Stojak estas terura. Li naskiĝis kaj kreskis en vilaĝo situanta en la ĉirkaŭaĵo de Tuzla, cent kilometrojn for de Sarajevo.     

Tiu loko simbolas la dependecon de Bosnio-Hercegovinio je karbo, kaj la damaĝojn kaŭzitajn de la fosiliaj energioj. 

 

Poluoj en la aero, la akvo, la grundoj kaj la nutradĉeno 

La plej grava termo-elektra centralo je karbo de la lando troviĝas ĉi tie. Ĝi ellasas grandkvanton da sulfura dioksido, da nitrogena dioksido kaj partiklajn materialojn, sed ne nur. La toksaj forĵetaĵoj de la centralo infektas ankaŭ la grundon, la akvon kaj la nutradĉenon de la loĝantoj. Denis Zisko, kiu gvidas surlokan NRO-n, kondukas nin al la loko, kie tiuj reziduoj estas enverŝitaj.

«En tiu loko, oni povas vidi la problemon koncentritan en areo, eksplikas tiu membro de la Centro por ekologio kaj energio. Kiel vi povas vidi, nenia tegaĵo ekzistas, nenia protektado malhelpas la akvon penetri en la grundon kaj la akvo-tavolojn. La potenco Hidrogena (pH) de tiu akvo atingas 11 aŭ 12. Ĝi estas plena de pezaj metaloj kaj kemiaj produktaĵoj, kiuj estas utiligitaj de la centralo. Kaj tiu tuta poluado penetras la sub-grundojn».  

30 milionoj da kubaj metroj: jen la volumo de la reziduoj, kiuj estis enverŝitaj en tiun areon, kaj kiuj tuŝas ne nur la loĝantojn de tiu vilaĝo.

«Dum somero, la surfaco de tiuj uzitaj akvoj solidiĝas kaj la vento levas la polvon, rakontas Denis Zisko. Ĝi portas la polvon ĝis la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kaj kiam ĝi estas forta, ĝi eĉ kunportas ĝin ĝis la urbo».

     

Pligrandigo de la centralo

Pasintjare, la registaro decidis pligrandigi la centralon danke al ĉina prunto je 680 milionoj da dolaroj. La aŭtoritatoj emfazas, ke laborpostenoj estos kreitaj kaj certigas, ke la nova aktiveco estos tre malmulte poluanta.   

«La bloko 7, kiu estas nun konstruata, respektos la normojn de Eŭropa Unio, provas trankviligi Goran Misic, kiu laboras ĉe la ministrejo pri Medio kaj Protektado de la naturo. Do ni taksas, ke la kvalito de la aero pliboniĝos je 20%. Koncerne la elektran centralon, ĝi emisios multe malpli da poluaĵoj». 

 

Konsternega mortado

Atendante tiun ŝanĝon, la mortado en la vilaĝo Divkovici restas unu el la plej alta el la Okcidentaj Balkanoj. La homoj mortas ĉi tie je 55-jaraĝa kaj tiuj, kiuj eskapas la spirajn problemojn estas maloftaj. Goran bone scias tion…

«Multaj el miaj amikoj mortis pro kancero li konfidas, dum lia filo sidas sur liaj genuoj. Ili mortis en kruelaj suferoj».

Pro tio kaj por siaj infanoj li asertas, ke li daŭros aktivadi malgraŭ la kontraŭaj fortoj. Bosnio ne estas la nura lando, kiu plu konstruas karbo-centralojn.

Sume, 17 estas antaŭviditaj en la Okcidentaj Balkanoj ĝis 2030.

La jaro 2030 estas la limdato, kiun pluraj landoj de Eŭropa Unio provas trudi por ĉesigi la produkton de elektro per karbo.      

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }