Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 février 2020 3 26 /02 /février /2020 16:38
MOHD ZAKIR/RAJ K RAJ/HINDUSTAN TIMES VIA GETTY IMAGES

26/02/2020

La interkomunumaj perfortoj en Nov-Delhio jam okazigis 20 mortintojn kaj 200 vunditojn, laŭ bilanco ĝisdatigita merkredon. Tio markas unu el la plej gravaj tumultoj en la barata ĉefurbo de antaŭ jardekoj.

Ribelantoj armitaj per ŝtonoj, sabroj kaj eĉ kelkfoje pistoloj, semas kaoson kaj teroron en la ĉirkaŭaj zonoj plimulte islamaj nord-oriente de la urbego, dekojn da kilometroj for de la centro. Multaj malriĉaj laboristaj migrantoj vivas tie.   

Dum la multaj incidentoj raportitaj de la hindia gazetaro, armitaj hinduaj grupoj atakis lokojn, kaj personojn identigitajn kiel islamanojn. Kongruaj atestoj raportas pri bandoj, kriante «Ĵaj Ŝri Ram» (Vivu la Dio Ram).

Hindua flago, kun la bildo de la simio-dio Hanumano svingis merkredon matene, pinte de la flamigita moskeo, konstatis skipo de la franca Novaĵagentejo AFP.

Kolizioj inter defendantoj kaj opoziciantoj al la kontestita leĝo pri civitaneco, juĝata diskriminacia kontraŭ la islamanoj fare de ĝiaj kritikantoj, degeneris al interkomunumaj alfrontiĝoj, inter hinduanoj kaj islamanoj. 

 

Alvoko al elirmalpermeso 

Maltrankviliga pro la «alarma situacio», la ĉefministro de Delhio, Arvind Kejriwal, alvokis en Tvitero la registaron de la Ĉefministro Narendra Modi, ke li dekretu elirmalpermeson en la zono, kaj deplojadu la armeon.

Timante pro sia vivo, migrantaj laboristoj forlasis sian loĝejon por reiri al la sekureco de sia origina vilaĝo, konstatis mardon vespere ĵurnalisto de AFP.

Tiu perforta eksplodo okazis en momento, kiam la usona prezidento Donald Trump vizitas Hindion kiel Ŝtatestro. Tiu Ŝtatvizito ĉesis mardon post interparoladoj kun la barata Ĉefministro Narendra Modi en Nov-Delhio.

 

Kontestata leĝo 

De decembro, la hindua naciisma estro frontas vastan protest-movadon kontraŭ nova leĝo, kiu faciligas atribuon de la barata civitaneco al rifuĝintoj kondiĉe, ke ili ne estu islamanoj.

Tiu teksto intensigas la timojn de la islama malplimulto, ke ili estu relegaciitaj kiel duarangaj civitanoj, kie la hinduoj reprezentas 80% el la loĝantaro. La leĝo provokis la plej gravajn manifestaciojn en tiu lando de Sud-Azio, de post la alveno ĉe la potenco de Narendra Modi en 2014.     

18/12/2019

Barato: siavice la Ŝtato Keralo rifuzas apliki la leĝon pri civitaneco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/barato-siavice-la-stato-keralo-rifuzas-apliki-la-legon-pri-civitaneco.html

01/09/2019

Barato perdis preskaŭ 2 milionojn da civitanoj en daŭro de tago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/barato-perdis-preskau-2-milionojn-da-civitanoj-en-dauro-de-tago.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }