Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2020 5 28 /02 /février /2020 16:05

28/02/2020

La organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj, kondukita de la "Internacia federacio por la homaj rajtoj" (IFHR), lanĉas alarmon: ili timas, ke la lando «sinkos en ciklon de perfortoj kaj nekontrolebla represio».

Unuflanke, la opozicio al la prezidento Alpha Condé alvokas al manifestacio kontraŭ la duobla baloto de dimanĉo 1a de marto, sed ĉefe kontraŭ la referendumo pri reformo de la Konstitucio.

Aliflanke, la stabestro de la terarmeo alvokas siajn trupojn mobiliziĝi. Sed laŭ la IFHR, la armeo ne devus interagadi.

Abdoul Gadiry Diallo, prezidanto de la "Gvinea organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj kaj de la civitanoj" (GOHR), juĝas, ke la situacio estas kriza, tri tagojn antaŭ la duobla baloto.

«La organizaĵo petas de la prezidento de la Respubliko, ke li montru respondecon, respektante la sakrosanktan principon de kantonmento de la armeo en la kazernoj, ke ĝi ne enmiksiĝu en politikan konflikton, kiu koncernas civilan reĝimon kaj civilajn organizaĵojn. Foresto de reago fronte al la surstratiĝo de la armeo por garantii la ordon, signifus, ke temas pri puĉo, kaj ke li uzadis la armeon por efektivigi ĝin. Ni timas, se la armeo estas enplektita en la balota procezo, rekomencon de la eventoj, kiuj okazis la 28an de septembro 2009, kaŭzante kolektivajn masakrojn, kiuj ne ankoraŭ estas klarigitaj kaj juĝitaj. La armeo devas restadi kantonmentita en la kazernoj».   

La respondeculo aldonis: «La internacia komunumo priatestas la politikajn drivojn, kiujn travivas Gvineo. La humanitara entrudiĝo por la protektado de endanĝerigitaj civitanoj devas atentigi la internacian komunumon».            

21/07/2018

Gvineo: la socia movado daŭras, malsatstriko estas anoncita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/gvineo-la-socia-movado-dauras-malsatstriko-estas-anoncita.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }