
23/02/2020
Jaron antaŭe, la 22an de februaro 2019, la Alĝerianoj «renaskiĝis» sur la stratoj. La movado Hirak estis kreita, kaj Abdelaziz Bouteflika eksiĝis pro tiu senprecedenca protestmovado.
Akvokanonoj provis disigi la homamason. Fronte al la policistoj, miloj da manifestaciantoj amasiĝis la 22an de februaro, jaron post la komenciĝo de la Hirak, por manifesti sian koleron. Sur la stratoj, la popolo plu postulas malpli da koruptado, pli da civitaj rajtoj, kaj abolicion de la milita reĝimo profite al Jurŝtato. «Ni ne volas falsan prezidenton elektitan de la armeo, ni volas prezidenton elektitan de la popolo kaj travideblan baloton», deklaras manifestacianto.
Nedezirata prezidento
Merkredon 19an de februaro, la nova prezidento Abdelmadjid Tebboune subskribis dekreton, kiu faras de la 22a de februaro "Nacian tagon de frateco kaj koheremo inter la popolo kaj ties armeo". Sed la aranĝo ne konvinkis. «Niaj petoj ne estis aŭdataj. Ni postulas radikalan ŝanĝon de la reĝimo, ke ili ĉiuj foriru. Ni ne rezignos, kaj kiam ili foriros, ni prifestos», krias laŭte alia manifestacianto en Alĝero. Rememorige, la prezidento Tebboune estis elektita en decembro, malgraŭ rekorda sindeteno de pli ol 60%.