Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2020 3 15 /01 /janvier /2020 21:56
Foto: VNA

15/01/2020

La vilaĝanoj de Dông Tâm protestas kontraŭ projekto de la aŭtoritatoj, kiuj celas akapari parton de la vilaĝo, por konstrui militan flughavenon.

Ĵaŭdon 9an de januaro en Vjetnamio, alfrontiĝoj eksplodis en Dông Tâm apud Hanojo, inter vilaĝanoj kaj aŭtoritatoj, kiuj deziras eksproprietigi kamparanojn, por konstrui militan flughavenon. La cirkonstancoj plu estas neklaraj, sed vilaĝano kaj tri policistoj estis mortigitaj, laŭ la vjetnamaj aŭtoritatoj. La informofontoj proksimaj de la vilaĝanoj nombris plurajn mortintojn ĉe la civiluloj.

Pasintan dimanĉon 12an de januaro, la regiono de Dông Tâm plu estis blokita. La mortinta vilaĝano estis maljunulo, Sinjoro Lê, tre respektata en tiu regiono. Lia morto estigis multajn emociojn, kiel atestas Trinh Ba Tu, aktivulo pri homaj rajtoj: «Laŭ la lasta informo de la oficiala gazetaro, 22 personoj estis arestitaj, el kiuj plejparte estas membroj de la familio de S° . Ĝis dimanĉo, la policistoj plu arestis vilaĝanojn. Ilia ĉefa celo estas grupo de ĉirkaŭ trideko da loĝantoj de Dông Tâm, kiu gvidas la vilaĝajn agojn por protekti siajn terojn».            

La agentoj de la aŭtoritatoj, kiuj ŝajne estas ĉirkaŭ cent, plu estas en la vilaĝo, laŭ Trinh Ba Tu. Ili serĉas dokumentojn, kiuj pravigas la proprietrajton de la loĝantoj de Dông Tâm, sur la 57 hektaroj da pridisputitaj agrokulturaj teroj.     

Por pravigi tiun intervenon, ili petis de la vilaĝanoj, ke ili subskribu atestilojn, laŭ kiu la kolizio inter S° Lê kaj la policistoj okazis pli ol du kilometrojn for de la vilaĝo: «Hodiaŭ, sendependa ĵurnalisto sukcesis trapasi la barilojn, kiuj ĉirkaŭas la vilaĝon, kaj intervjuis la edzinon de S° Lê. Ŝi konfirmis, ke ŝia edzo estis mortigita apud ilia hejmo. Ŝi ankaŭ asertis, ke ŝi estis torturita fare de policistoj, kiuj trudis ŝin, subskribi protokolon, kiu konstatas, ke armiloj troviĝis en la domo. Ŝi rifuzis. Antaŭ ol foriri, la policistoj ordonis al ŝi silenti», rakontas la aktivulo pri homaj rajtoj.              

En la vjetnama vilaĝo Đồng Tâm, situanta proksime de Hanojo, almenaŭ deko da policistoj estas ostaĝigitaj de ses tagoj, fare de koleraj terkultivistoj, kiuj protestas kontraŭ konfisko de siaj teroj fare de la armeo. Kvankam je la komenco la aŭtoritatoj petis trankvilon, kaj de la loĝantoj, ke ili intertraktadu, ili nun decidis uzadi forton.

En Vjetnamio, la vilaĝo Đồng Tâm, izolita kaj ĉirkaŭita, pretiĝas alfronti la policistojn. La 20an de aprilo, la streĉiteco altiĝis je unu grado, kiam la loĝantoj, kiuj ostaĝigis dekduon da policistoj, rifuzis renkonti la prezidanton de la popolkomitato de Hanojo, la ĉefurbo.

Tiu ĉi proponis diskuti pri solvo de la krizo, ne en la vilaĝo mem, sed en la kantona ĉefurbo, 17 kilometrojn for de ĝi. Pro timo de arestado fare de la polico, la loĝantoj do restadis hejme.

Laŭ la fotoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj, improvizitaj barikadoj estis starigitaj en pluraj strategiaj lokoj de la vilaĝo. La loĝantoj ŝajne ankaŭ ĵetis oleon, kaj minacis ekflamigi la konstruaĵon, en kiu la ostaĝoj estas detenitaj.

 

Disvastiĝo

Je origino de ilia kolero: la aranĝo decidita de la aŭtoritatoj pri akaparo de kelkaj terpecoj de la vilaĝo, profite al la armeo.

En Vjetnamio, la tero estas proprieto de la Ŝtato, kiu ne hezitas eksproprietigi la terkultivistojn, kontraŭ monkompenso kelkfoje bagatela, dum la loĝantoj perdas siajn vivteniĝojn.

En lando, kiu severe kontrolas liberesprimon, la ribeloj estas maloftaj. Sed pro malespero, kelkaj loĝantoj ne hezitas defii la aŭtoritatojn. En 2012, en fama afero, fiŝkaptisto, kiu vundis sep policistojn, estis poste kondamnita je kvin jaroj da malliberejo.

La aŭtoritatoj deziras eviti, ke tiaj eventoj disvolviĝu. Ĉi-20an de aprilo, ankaŭ terkultivistoj de alia vilaĝo situanta apud Hanojo, en la provinco Bắc Ninh, ribelis. Centoj da kontraŭ-ribelaj policistoj estis tuj senditaj surloken.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20170421-vietnam-bras-fer-village-dong-tam-policiers-otage-autorites-expropriation

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }