
29/01/2020
Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio-Palestino en Francio", denuncis en la radiostacio "franceinfo" «planon, kiu respektas neniun regulon de la internacia juro».
«Tio estas skandala plano, kiu legitimas la koloniadon», denuncis ĉi-merkredon Muhannad Maswadi, taskita pri misio ĉe la "Misio-Palestino en Francio", post la prezentado mardon de la plano pri paco por Proksima Oriento, fare de Donald Trump.
La usona prezidento prezentis «duŝtatan» solvon, en kiu li konsentas al Israelo multajn garantiojn, inter kiuj la suverenecon sur la Jordana valo. Li ankaŭ agnoskas Jerusalemon kiel «nedivideblan ĉefurbon» de la hebrea Ŝtato.
«Plano ellaborita foreste de la Palestinanoj»
«Ni estas absolute konsternitaj pro tiu deklaracio, kaj tiu farso estas malbonkvalita. Tiu plano respektas neniun regulon de la internacia juro, en perfekta malobservado de ĉiuj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj», protestis Muhannad Maswadi. «Temas pri neniigo de la palestina demando».
«Mi ne aŭdis la reagon de Eŭropo kaj de la internacia komunumo pri tiu skandala plano. Ni forpuŝis ĝin ekde la komenco. Tiu plano estis ellaborita foreste de la Palestinanoj, kiuj ne estis invititaj dum la du jaroj da intertraktado inter Israelanoj kaj Usonanoj. Kiamaniere la Palestinanoj povus akcepti tiun planon, de kio ili estis tute ekskluditaj?», li precizigis.
«Ni defendis la pacon dum la 24 jaroj da rektaj intertraktadoj kun Israelo. Ni volis planon, kiu enkalkulas minimumon de la naciaj rajtoj de la Palestinanoj, kaj unuarange la rajton al memdetermino», li aldonis.
«Kio estas Palestino hodiaŭ, sciante ke ni perdos de 30% ĝis 40% el Cisjordanio, kaj Jordanan valon», kaj ke Jerusalemo ne estas agnoskita kiel ĉefurbo de Palestino?, sin demandis Muhannad Maswadi.
"Pacon nun", Israela NeRegistara Organizaĵo certigas, ke 1 150 projektoj estis aprobitaj por la unua fazo, kaj 786 por la fina validiga fazo, el kiuj 258 loĝejoj en Hareŝo, kolonio starigita sur la palestinaj «privataj teroj», kiuj estas objekto de jurkonflikto.
Konduki provizoran registaron ne malhelpas la ĉefministron Benjamin Netanjahu kampanji por la israelaj deputitaj balotoj, kiuj okazos venontan 2an de marto. La registaro aprobis la konstruadon de 1 936 novaj loĝejoj en la israelaj kolonioj de okupaciata palestina teritorio, anoncis la surloka NRO "Pacon nun", lundon la 6an de januaro.
Tiu israela organizaĵo certigas, ke 1 150 projektoj estis aprobitaj por la unua fazo, kaj 786 por la fina validiga fazo, inkluzive de 258 loĝejoj en Hareŝo, kolonio starigita sur la palestinaj «privataj teroj», kiuj estas objekto de jurkonflikto. «Kvankam ĝi ne havas klaran mandaton, tiu registaro agadas same kiel ĉio estus en ordo, kaj plu promocias malutilajn kaj nenecesajn konstruadojn en la okupaciataj teritorioj», substrekas "Pacon nun" en komunikaĵo, kiu kontraŭstaras la disvolviĝadon de la kolonioj.
La konstruadoj en la kolonioj preskaŭ duobliĝis
Ĉiuj kolonioj estas kontraŭleĝaj laŭ la internacia juro, sed la administracio Trump anoncis ĉi-aŭtune politikan ŝanĝon asertante, ke ili ne plu estas tiaj laŭ Vaŝingtono. Tiu decido estis kritikita de la palestinaj aŭtoritatoj, sed salutita de Benjamin Netanjahu, kiu deziris allogi la voĉdonantaron de la kolonioj por gajni la baloton de aprilo kaj septembro 2019. Sed tiu ĉi ne sukcesis elekti klaran venkinton. Pro tio, tria baloto en malpli ol jaro okazos la 2an de marto.
La koloniado de okupaciata Cisjordanio kaj Orienta-Jerusalemo fare de Israelo daŭris dum ĉiuj israelaj registaroj de post 1967. Pli ol 600 000 israelaj kolonianoj estas instalitaj sur tiuj teritorioj, kie vivas preskaŭ tri milionoj da Palestinanoj.
Tiu procezo plirapidiĝis tiujn lastajn jarojn sub la instigo de la ĉefministro Benjamin Netanjahu kaj ties aliancano en Vaŝingtono, la prezidento Donald Trump. Tiu ĉi ŝanĝis sian regionan politikon favore al Israelo, agnoskante Jerusalemon kiel ĉefurbon de la hebrea Ŝtato, kaj nuligante la monhelpon por la Palestinanoj. Laŭ la datumoj kompilitaj de "Pacon nun", la nombro de loĝejoj aprobitaj en la kolonioj de kiam la magnato de la konstru-sektoro estas prezidento de Usono preskaŭ duobliĝis (+90%)