Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 janvier 2020 5 24 /01 /janvier /2020 14:36

24/01/2020

La Sameoj, lasta indiĝena popolo de Eŭropo, kiu vivas en Laponio, akiris ĉi tiun ĵaŭdon 23an de januaro historian venkon. Por la unua fojo, en la vilaĝo Girĵas, la Ĉefkortumo de Svedio atribuis al ili la rajton decidi, kiu povas ĉasadi kaj fiŝkaptadi sur iliaj teroj.

Tuj post la anonco de la decido, la reprezentantoj de la samea vilaĝo Girĵas, en sveda Laponio, ne sukcesis kaŝi sian emocion. Post dekjara jura lukto, ilia rajto pri aktivecoj de ĉaŝado kaj fiŝkaptado estas finfine agnoskitaj. La Sameoj, instalitaj en tiu regiono de antaŭ jarcentoj praktikas ilin de ĉiam. Sed ĝis nun, ili ne povis decidi, kiuj rajtas fari same, kaj en kiaj kondiĉoj. Tiu privilegio apartenis al la Ŝtato, kiu estas proprietulo de la teroj.

Por Svedio, kiu delonge havas diskriminacian politikon kontraŭ la Sameoj, la decido gravas. Ĝi koncernas por momento nur la vilaĝon Girĵas, longa valo je 5 000 kvadrataj kilometroj, kie la Sameoj bredas boacojn. La regionaj aŭtoritatoj interrompis ekde ĵaŭdo la vendon de permesiloj pri ĉasado kaj fiŝkaptado.

Sed la konsekvencoj ne limiĝas al tio. Ĉar la Ĉefkortumo estas la plej alta aŭtoritato de la lando, ties decido povus estigi jurisprudencon en la 50 aliaj sameaj vilaĝoj, kie vivas 25 000 personoj. Ĝi sendube efikos en Norvegio, Finnlando, kaj Rusio, kie vivas aliaj sameaj populacioj.

Sameio, ties pejzaĝoj, fariĝas revlando por la minaj societoj. Fakte, Jimab (interalie) akiris de la sveda registaro permesojn por instali subĉielan ferminejon. Ĉie en Sameio (la sveda ĝis nun), minoj kreskos difektante tiujn mirindajn pejzaĝojn, por akiri metalojn kaj gajni monon, ĉiam pli da mono, malprofite al medio kaj naturprotektado, sed ankaŭ al la loĝantoj de tiuj regionoj. Kaptante la terojn de la Sameoj, lasta pra-popolo en Eŭropo, kaj senigante ilin de iliaj nutraj resursoj, bredado de boacoj (kaj baldaŭ turismo, ĉar kiu deziros veni en regionon, kie eksplodoj, pikdratoj kaj poluado anstataŭigos naturon, trankvilon kaj polusan lumon?), kiu fariĝos pli kaj pli komplika. Ĝi jam estas tia pro la tutmonda varmiĝo, kiu implikas la vivon de tiuj boacoj por sin nutri. Tiuj ĉi riskas malaperi, spertante la saman sorton ol la indianoj de Ameriko. En Kallak, situanta kvindek kilometrojn for de Jokkmokk, proksime de la Polusa cirklo, damaĝe al la Sameoj, tiu firmao decidis elfosi sian minejon, damaĝe al la Sameoj, kiuj decidis instaliĝi tie por protesti kaj malhelpi tiun elfosadon kaj koloniadon de iliaj teroj, manifestaciante, ĉiam senperforte. La respondo de la svedaj aŭtoritatoj estis perforta, kaj tute ne respektante ilin (svedaj policistoj tiel memvole tretis la Samean flagon, delokante kaj elpelante ilin el ilia kampadejo). Videoj:

http://www.youtube.com/watch?v=ZIInuEh4ydI

http://www.youtube.com/watch?v=G6VQwG2y7QE#t=131

http://www.youtube.com/watch?v=3DS3pr9r1zg

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }