
31/01/2020
Bildo: De post decembro, ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj de la provinco estis truditaj formigri, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.
La fotoj kaj videoj de Maarat al-Numan montras urbon ruinigitan, kun disfalitaj konstruaĵoj, kaj stratoj plenaj je ŝtonruboj. La urbo, senhalte bombita de pluraj semajnoj fare de la armeo de la krima reĝimo kaj ties rusia aliancano, estos baldaŭ venkita. Dum la aeraj frapoj plu daŭris dimanĉon, la siriaj soldatoj estis nur kelkajn centojn da metroj for de ĝiaj enirejoj.
Ĝia kaptado havos konsekvencon militan, sed ankaŭ simbolan. En la sudo de Idleb, Maarat al-Noman simbolas la ribelon kontraŭ la siria reĝimo kaj kontraŭ la ĝihadistoj, kiuj poste akiris la kontrolon de la provinco. Ĝiaj loĝantoj batalis kontraŭ ambaŭ: la armeo de Damasko ekde la jaro 2012, kaj la religiaj rigoristoj ekde la jaro 2016. Tiujn lastajn monatojn, ili povis nur fuĝi al la nordo por eskapi la amasajn bombadojn.
Venko de la reĝimo ebligos al ili kontroli novan parton de la aŭtovojo, kiu interrilatigas la ĉefurbon kaj Alepon. Ĝi ankaŭ ebligos akiron de nova parto de la regiono Idleb, kiu estas la lasta kontrolata de la opozicio. La provinco, kie loĝas 1,5 miliono da loĝantoj, estas hodiaŭ dominata de la grupo Hajat Tahrir al-Ŝam, eks-branĉo de Alkaido en la lando. Ribelaj grupoj devenantaj de la Siria libera armeo plu ĉeestas, sed restas malplimulte.
«La humanitara situacio jam estas katastrofa»
En siaj oficialaj anoncoj, la siria potenco asertas, ke ĝi volas «malaperigi la terorismon». Fakte, ĝi pafas per artilerio kaj forlasas barelojn da eksplodoj sen ia ajn precizeco. La rusia aviadilaro siaflanke sin dediĉas al detruado de infrastrukturoj – malsanulejoj, kuracejoj, bazaroj, ktp. Malgraŭ batalhaltigo anoncita en januaro fare de Moskvo, la bombadoj ne ĉesas. Ili provokis formigradon de ĉirkaŭ 350 000 personoj de post decembro, laŭ Unuiĝintaj Nacioj. «Tiu lasta ondo de delokigo okazas, dum la humanitara situacio jam estas katastrofa» deklaris porparolanto de UN la 16an de januaro.
Tiuj, kiuj fuĝas direktiĝas al la turka landlimo. Sed la regiono jam estas saturita per kampadejoj de rifuĝintoj. Tiuj, kiuj estas faritaj el tendoj estas plenaj, la novaj alvenantoj restadas en olivkampoj, sen ia ajn protekto. Turkio, kiu akceptas preskaŭ 4 milionojn da siriaj rifuĝintoj, regule minacas, ke ĝi ne plu malhelpos ilin kuniĝi kun Eŭropo, okaze de nova alfluado al sia teritorio. De post meze de januaro, ĝi kondukas intertraktadojn kun Rusio por starigi «sekuran areon» en la Siria Nord-Okcidento, kie la delokitoj povus instaliĝi ne riskante bombadojn. Malgraŭ tio, la aeraj kaj artileriaj frapoj tamen ne ĉesas.

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro
