16/01/2020
La tago de kontestado, organizita por protesti kontraŭ malfruiĝo en la formado de registaro de sendependantoj en Libano, suferis perfortojn inter manifestaciantoj kaj policistoj en Bejruto. La libana Ruĝa Kruco anoncis, ke ĝi transportis al la malsanulejoj aŭ flegis surloke almenaŭ 20 vunditoj el ambaŭ kampoj.
Ĉi tiun 14an de januaro dum la vespero, tre perfortaj kolizioj kontraŭstarigis centojn da protestantoj al la policistoj apud la Centra banko de Bejruto, la libana ĉefurbo.
La manifestaciantoj kulpigas la guberniestron de la Banko de Libano pri la financa krizo, kiu frapas la landon. Ili provis penetri en la konstruaĵon.
Ili ĵetis ŝtonojn kaj petardojn al la kontraŭ-ribela polico, kiu rebatis per pafoj de larmigaj gasoj kaj uzado de akvokanonoj. La alfrontiĝoj vastiĝis al la fama strato Hamra, kie montrofenestroj de magazenoj kaj vitrinoj de banko estis detruitaj.
Malfruiĝo en formado de kabineto de sendependantoj
La polico efektivigis arestadojn, inter kiuj la libana dancisto kaj koregrafo famkonata internaciskale Alexandre Paulikeviĉ, liberigita malfrue en la nokto. Aliaj manifestaciantoj blokis la rapidan vojon, kiu trapasas Bejruton, kaj instalis tie tendojn.
Aliloke en la lando, la protestantoj interrompis multajn vojojn per flamigitaj pneŭoj kaj rubkamionoj. Dum la posttagmezo, homamaso direktiĝis al la hejmo de la Ĉefministro Hassan Diab por protesti kontraŭ malfruiĝo en formado de kabineto de sendependantoj, dum Libano sinkas en la plej gravan ekonomian krizon de sia historio.
La 15an de januaro, la protestado daŭris, kaj multaj lernejoj decidis restadi fermitaj.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20200115-liban-semaine-colere-affrontements-blesses-vingtaine
https://www.youtube.com/watch?time_continue=2&v=l0pe4FidZKk&feature=emb_logo

27/10/2019
Libano: dek tagoj da protestado
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/libano-dek-tagoj-da-protestado.html
Post 10 tagoj da protestado, la situacio tute ne kvietiĝas en Libano. Denove la manifestaciantoj manifestaciis sur la stratoj de la grandaj urboj, kaj plu blokadis la grandajn vojojn por esprimi sian forpuŝon de la reĝimo. En kelkaj lokoj, kiel en Tripolo, la granda norda urbo, la alfrontiĝoj kun la armeo kaj la polico turnis al perforto. Almenaŭ ses personoj ŝajne estis vunditaj pasintan sabaton.
«Ni postulas enketon pri ĉiu soldato, kiu pafis kontraŭ tiuj simplaj homoj, jes tiuj simplaj homoj, ĉar ili estas malriĉaj, ĉar ili malsatas! ekkrias manifestacianto. Ni malsatas, homoj mortas, ili ne plu povas vivteni sin. Ni postulas de la ĉefoj de la armeo, ke ili efektivigu sendependan enketon».
En lando, kiu spertas nuntempe ekonomikan krizon, la protestantoj akuzas je koruptado kaj neglekto la politikan klason, pli interesita pri siaj internaj luktoj ol pri la restarigo de la publikaj servoj. 30 jarojn post la fino de la enlanda milito, la junuloj estas la avangardo de tiu mobilizado.
«Manifestacii sur la stratoj estas la sola rimedo por la popolo, asertas Yehya al-Tannir, juna aktoro. Ni ne forlasos la stratojn ĝis kiam niaj postuloj estos akceptitaj. Estos malpli da homoj, eble pli poste estos neniu, tiel estas. Estas tre malfacile konduki revolucion ĝisfine en Libano, ni estas realismaj. Estas tre malfacile».
Tiu mobilizado atingas ankaŭ la diasporon. En Londono, pluraj centoj da personoj manifestaciis ĉi-sabaton antaŭ la ambasadejo de Libano, kaj ekkantis la nacian himnon.
https://fr.euronews.com/2019/10/26/au-liban-dix-jours-de-contestation
https://www.youtube.com/watch?time_continue=79&v=vX0LHvGj8uQ