Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 janvier 2020 5 03 /01 /janvier /2020 20:32

03/01/2020

Bildo: la administranto de la Dakar-ralio 2020 esploras la itineron, la 16an de oktobro 2019 en Sauda Arabio.

«La Dakar-ralio, kies eldono 2020 okazas por la unua fojo en Sauda Arabio, substrekos la turisman potencialon de tiu reĝlando, kies bildo estas makulita fare de la atencoj kontraŭ Homaj rajtoj», esperas la sauda respondeculo pri sportoj.

Laŭ la princo Abdulaziz bin Turki al-Faisal, kiu prezidas la saudan aŭtoritaton pri sportoj, tiu ralio estos okazo emfazi la turismajn riĉecojn de Sauda Arabio en momento, kiam tiu lando, dominata de konservativega islamo, elmontras sian volon allogi la fremdajn turistojn.

«La mondo malkovros la pitoreskan karakteron de nia lando, kaj ties mirindan dezerton», deklaris tiu estro al la gazetaro sur la areo Al-Kidijo, nova konstruata urbo apud Riado.        

La organizantoj de tiu 12-taga ralio en la sauda dezerto agnoskis, ke la elekto de Sauda Arabio estas tre pridiskutita. La virinoj ekzemple, rajtas konduki veturilon de antaŭ nur jaro, sed laŭ David Castera, la direktoro de la ralio, la organizantoj kalkulas pri la volo de «malfermiĝo» de la saudaj aŭtoritatoj, .     

La ekiro de la «Dakaro» okazos la 5an de januaro en Ĝido, kaj la ralio finos la 17an post 7 800 kilometroj en la dezerto, en Al-Kidijo.  

En septembro, la sunaisma reĝimo komencis liveri turismajn vizojn, por la unua fojo el sia historio, cele al diversigo de siaj resursoj, kaj prepariĝo al senpetrola estonteco.

Sed tiu lando, kie alkoholo estas malpermesita, kaj kie dominas seks-segregacio, malfacile allogas la internacian turismon, escepte de la miloj da islamaj pilgrimantoj, kiuj iras ĉiujare ĝis la sanktaj lokoj de Mekko kaj Medino.

De kelkaj jaroj, la konservativega reĝimo kalkulas pri la sporto por plibonigi sian eksteran bildon. Ĝi jam akceptis la Italan Superpokalon en januaro, organizas de pasintjare veturadon de Elektra Formulo, kaj deziris do altiri tiun faman ralion.         

21/11/2018

Sauda Arabio: Internacia Amnestio denuncas la torturon kontraŭ aktivuloj pri Homaj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/11/sauda-arabio-internacia-amestio-denuncas-la-torturon-kontrau-aktivuloj-pri-homaj-rajtoj.html

23/08/2018

Sauda Arabio: la publika prokuroraro postulas mortopunon por kvin geaktivuloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/sauda-arabio-la-publika-prokuroraro-postulas-mortopunon-por-kvin-aktivuloj.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }