/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_eab850_antisemitismo.jpg)
06/01/2020
«Ni esperis, ke antisemitismo apartenas al pasinteco».
Ĉirkaŭ 25 000 personoj trapasis la Bruklinan ponton por protesti kontraŭ kreskado de antisemitismo en Novjorko kaj ties ĉirkaŭaĵoj.
La kolektiĝo ekestis post serio da atakoj kontraŭ Judoj, el kiuj ĵusa atako per tranĉilo en la hejmo de rabeno en la ĉirkaŭaĵoj de Novjorko en Monsey, kaj pafado en koŝera superbazaro en Jersey City, kiu okazigis kvar mortintojn.
Parolaj kaj fizikaj agresoj kontraŭ la Judoj en la kvartaloj de Bruklino ankaŭ okazis.
Ankaŭ la urbestro de Novjorko, Bill de Blasio, kaj la reprezentino Alexandria Ocasio-Cortez ĉeestis la eventon, raportis la novaĵagentejo "Reuters".
«Ni esperis, ke antisemitismo apartenas al pasinteco, kaj ni vidas nun, ke ĝi levas sian malbelegan kapon. Ni ne povas ignori tion», deklaris partoprenintino.
Aliparte, centoj da personoj kolektiĝis dimanĉon en Jerusalemo, kun la slogano «Nek malamon, nek timon», solidarece kun la antaŭnelongaj eventoj.
«La evento estis lanĉita por sendi klaran mesaĝon al la usonaj Judoj, aparte post la plej ĵusaj atakoj en Monsey kaj Jersey City», deklaris la "Juda Agentejo" en komunikaĵo.