Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2020 2 14 /01 /janvier /2020 14:25

14/01/2020

Bildo: pasintan lundon post-tagmeze la 13an de januaro 2020, policistoj kaj aktivuloj kontraŭ klordekono alfrontiĝis antaŭ la tribunalo de Fort-de-France, ĵus antaŭ la proceso de sep personoj kunvokitaj antaŭ la justico. 

Kolizioj eksplodis lundon 13an de januaro en Fort-de-France marĝene de la proceso de sep personoj, aktivuloj kontraŭ klordekono. La tribunalo estis evakuita kaj la proceso prokrastita ĝis junio.    

Afrontiĝoj eksplodis inter policistoj kaj manifestaciantoj, lundon 13an de januaro en Fort-de-France (Martiniko), marĝene de la proceso de sep aktivuloj kontraŭ klordekono. Ili estis arestitaj en novembro post manifestacio, kiu degeneris. Fronte al tiuj perfortaj kolizioj, la tribunalo estis evakuita kaj la proceso estis prokrastita ĝis la 3a de junio.

De pluraj semajnoj, manifestaciantoj blokas vendejaron en Martiniko. Ili akuzas iliajn proprietulojn, ofte surlokajn famajn familiojn, ke ili kulpas pri poluado per klordekono. Tiu pesticido estis uzata en la bananejoj de 1972 ĝis 1993, kaj trafluis en la antilaj grundoj. Ĝi estas je la origino de kanceroj de prostato, multegaj en Antiloj.

Akuzitaj pri kolektiĝaj perfortoj kontraŭ publikaj agentoj, pri difektaĵoj kaj partoprenado al grupiĝo, la sep aktivuloj, kiuj frontas hodiaŭ la justicon estis detenitaj, kaj tri inter ili estis metitaj sub juĝan kontrolon.

Pluraj dekoj el iliaj subtenantoj, kiuj kolektiĝis kun flagrubandoj, manifestaciis antaŭ la tribunalo. La streĉiteco rapide kreskis kaj la incidentoj daŭris ĝis malfruo en la nokto.            

28/09/2018

Francaj Antiloj: la klordekono, veneno ĉeestonta en la antilaj grundoj  dum «generacioj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/francaj-antiloj-la-klordekono-veneno-ceestonta-dum-generacioj-en-la-antilaj-grundoj.html

Bildo: La klordekono, tiu endokrina perturbanto estis longtempe konsiderata kiel nemalhavebla al la kulturo de bananoj, unu el la ŝlosilaj ekonomiaj sektoroj de Antiloj… 

La Antilanoj estas kore de lukto por diskonigi la danĝerecon de la klordekono. Ĉeestanta en Martiniko kaj Gvadelupo, tiu kancerogena insekticido kaj endokrina perturbanto ĉeestanta en la grundoj, estigos poluadon dum pluraj jarcentoj.

Ĝi estis longtempe konsiderata kiel nemalhavebla al la kulturo de bananoj, unu el la ŝlosilaj ekonomiaj sektoroj de Antiloj. En longa enketo, la franca ĵurnalo Le Monde priskribas la situacion de tiu «mirakla» insekticido, kiu havas katastrofajn konsekvencojn. Aperinta en 1972, ĝi estis ŝprucigita al la bananejoj cele al lukto kontraŭ la grenskaraboj de la bananujo, kulpaj pri konsiderindaj damaĝoj.   

Malpermesita en Francio ekde 1990, sed escepte uzata ĝis 1993 en Antiloj, ĝi estas de tiam, plu ĉeestanta en la grundoj kaj povas troviĝi en kelkaj nutraĵoj je vegetala aŭ besta origino, kaj kelkaj akvokaptiloj.

 

Poluitaj grundoj dum centoj da jaroj 

Laŭ la ĵurnalo "Le Monde", preskaŭ ĉiuj Gvadelupanoj (95%) kaj Martinikanoj (92%) estas venenitaj per klordekono, laŭ studaĵo publikigita en 2013 fare de "Santé publique France". (Publika Sano Francio)

Pli grave, «la pesticido estas forte suspektata, ke ĝi kreskigas la riskon de kancero de prostato, kies nombro en Martiniko superas mondan rekordon, kun 227,2 kazoj por 100 000 homoj ĉiujare», eksplikas la artikolo. Ĝi ankaŭ estas suspektata malhelpi la normalan kreskadon de la beboj.   

La klordekono estas eliminita de la korpoj post kelkaj semajnoj. Sed en Antiloj, neniu povas eskapi ĝin. Ĝi ĉeestos en la grundoj dum centoj da jaroj. 

https://www.20minutes.fr/planete/2284671-20180606-chlordecone-poison-present-generations-sol-antillais

https://www.youtube.com/watch?v=hiqGf37klzo

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }