12/01/2020
Ĉi-vendrede 10an de januaro en Bamako, manifestacio petis foriron de la fremdaj militaj trupoj de la malia teritorio.
Alvoke interalie de asocioj kaj politikaj partioj, la manifestaciantoj grupiĝis antaŭ la monumento pri sendependeco de Bamako. Multaj flagoj de Malio videblis. Ankaŭ respondeculoj de la civita socio kaj de la malia politikularo ĉeestis.
Ĉar gvidantoj – interalie religiaj – petis de siaj subtenantoj ne partopreni la manifestacion, malpli da personoj ol antaŭvidite kolektiĝis tiun 10an de januaro en Bamako. La ĉeestintaj personoj tamen estis sufiĉe decidemaj. Kiel tiu "amazono": «Ni volas, ke Francio povu forigi sian armeon de niaj teroj. Pro tio, la malia popolo estas ĉi tie, pro tio la "amazono", kiu mi estas, estas ĉi tie».
Multaj flagoj de Malio
Antaŭ la placo de la sendependeco de Bamako, en la homamaso svingiĝis multaj flagoj de Malio. Aliaj montris fiere kalikotojn kaj flagrubandojn, sur kiuj mesaĝo estis klara: la fremdaj militaj trupoj foriru.
Ankaŭ maliaj elektitoj ĉeestis. Estis rekonebla ekzemple deputito de la "Unuiĝo por Malio" (UPM, la reganta partio) aŭ Umar Mariko de la partio "Afrika solidareco por demokratio kaj sendependeco"(Sadi). Li prezentiĝis kiel opoziciulo kaj laŭtigis la voĉon: «Al la skeptikuloj, kiuj opinias, ke post Francio katastrofo okazos, mi diras al ili, iru do al Francio».
Neniaj incidentoj
En la publiko, la situacio de la malia urbo Kidalo, kontrolata de la eks-ribelo, estas elvokita. Tiu ĉi Malianino anoncas, ke venonta marŝado okazos al tiu loko. «En la venontaj tagoj, ni marŝadu al Kidalo. Se nenia pliboniĝo okazos, nenio ŝanĝiĝos. Ni marŝados al Kidalo, eĉ se ĉiuj, tuta Malio mortos, ni marŝados al Kidalo».
La manifestacio disvolviĝis sen incidentoj, en perfekta ordo.