Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 janvier 2020 5 10 /01 /janvier /2020 22:29
REUTERS/Stringer

10/01/2020

Bildo: Dungitoj de NagaWorld manifestacias por pli alta salajro kaj pli bonaj laborkondiĉoj antaŭ la hotel-komplekso kaj kazino en Pnom-Peno, la 9an de januaro 2020. 

Ĉi-ĵaŭdon 9an de januaro, ili instaliĝis sur placego fronte al unu el la konstruaĵoj de NagaWorld, mezurbe de Pnom-Peno. De pluraj jaroj en Kamboĝo, la sektoro de ludo, kelkfoje kritikita, spertas gravan kreskadon. La profitoj generitaj de NagaWorld senĉese kreskas, kaj pro tio la dungitoj postulas, ke estu same por iliaj rajtoj kaj salajro.

Malantaŭ kordono, kiu retenis la kolektiĝon, pluraj centoj da dungitoj svingas afiŝojn fronte al NagaWorld, la sola laŭleĝa kazino de Pnom-Peno.

En 2018, la establaĵo, populara ĉe klientoj, aparte ĉinaj, generis preskaŭ 390 milionojn da dolaroj da profito.    

«Ni volas, ke niaj salajroj estu altigitaj, ĉar la profitoj de nia entrepreno altiĝas», diras Molika, kiu laboras de 10 jaroj en NagaWorld.

La postulo ne estas nova, dum la vivokosto en Pnom-Peno kreskas. Sed al tiu postulo aldoniĝas ankaŭ la respekto de la sindikataj rajtoj kaj laboro. En septembro, Ĉim Sithar, prezidanto de la sindikato estis maldungita. Ŝi kampanjis favore al salajraj altiĝoj de ĉirkaŭ 8 600 dungitoj.  

«Ni bezonas, ke la prezidantino de la sindikato estu reenposteniga en la entrepreno. Se ni ne havas sindikaton, ni perdas niajn rajtojn», aldonas la manifestaciantino.

En februaro, Kamboĝo scios, ĉu ĝi konservos aŭ ne la doganan preferon «Ĉio krom la armiloj». Ĝi ne submetas hodiaŭ siajn varojn al imposto ĉe enirejo en la Eŭropan Merkaton. La respekto de la rajtoj de la laboro kaj sindikatoj estas do strikte observata de Eŭropa Unio.        

Kun Tharo, respondeculo de la programo por la NRO "Central", ĉeestas la kolektiĝon kiel observanto: «La municipa kortumo ordonas al la laboristoj reiri al la laboro. Ĝi asertas, ke ili perturbas la publikan ordon. La laboristoj tamen plenumas sian strikrajton, kiu estas fundamenta rajto. Ili konformiĝis al ĉiuj leĝaj proceduroj. Ni petas de la registaro, ke ĝi ĉion faru por solvi la problemon. Tiu solvo troveblos tre facile», li opinias.

Post unua tago de striko kaj pacema kolektiĝo, la manifestaciantoj asertas, ke ili daŭrigos la movadon morgaŭ. La dungitoj de la hotelo postulas salajran altigon po 300 dolaroj monate, tiuj de la kazino po 500 dolaroj monate. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }