Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 janvier 2020 6 04 /01 /janvier /2020 21:05

04/01/2020

De Santiago ĝis Parizo, la popoloj surstrate - Serge HALIMI

Ĉu tio estas jam la tria aŭ la kvara amasprotesto kontraŭ la novliberala ordo kaj ĝiaj regantoj ? De Bejruto ĝis Santiago, sen forgesi Parizon, la politika potenco ĉiuokaze ŝajnas esti ne kapabla restarigi la situacion. Eĉ kiam ĝi uzas perforton. A kiel Alĝerio, B kiel Bolivio, C [en la hispana] kiel Kolombio, E kiel Ekvadoro, F kiel Francujo … La deirpunkto de la protestoj monaton poste kelkfoje ne multe gravas. Kaj la kontentiĝo de la komenca postulo de la manifestaciantoj ne multe efikas. Per tio, (...)

https://eo.mondediplo.com/article2797.html

 

Fronte al la Briteliro, la nordirlanda kaprompaĵo - Christophe GILLISSEN

Inter la katastrofaj hipotezoj imagataj de oponantoj de la Briteliro, unu el la plej probabla estas la reaktivigo de la konflikto kiu disŝiris Nord-Irlandon inter 1968 kaj 1998. La ekstreme konservativa Democratic Unionist Party (DUP), kiu defendas malcedeman politikon kontraŭ katolikoj, plimalfaciligis la taskon de Londono en ĝiaj intertraktadoj kun Bruselo. En la lastaj monatoj, intertraktadoj pri la Briteliro metis sub la spoton apenaŭ konatan rolanton : la Democratic Unionist Party (DUP). (...)

https://eo.mondediplo.com/article2793.html

 

En Bolivio, tro facila puĉo - Renaud LAMBERT

Ekde oktobro, popola ribelo trafas Bolivion. Malkaŝante la malfortecon de la reganta maldekstro, ĝi konsistigis bonŝancon por la plej ekstremaj partoj de la dekstro, kiuj profitis la kaoson por faligi prezidanton Evo Morales. Malgraŭ perforta punpremo, la "fakta" reĝimo ne sukcesas ĉesigi kontestadon, dum la lando enprofundiĝas en krizo. Prezidanto "invitita" eksiĝi de sia armea stabestro. Policaj taĉmentoj pafantaj al manifestaciantoj. Ĉasado de sorĉistinoj, kiuj alkondukas al aresto de eksaj (...)

https://eo.mondediplo.com/article2789.html

 

Ĉilio, la oazo sekigita - Luís SEPÚLVEDA

OKAZIS en Oktobro, apenaŭ kelkajn semajnojn antaŭ la socia eksplodo, kiu skuas Ĉilion laŭ la tuta longeco de ĝia stranga geografio. Eksplodo, kiu, fine de Novembro, montris pli ol dudek mortintojn, centojn da kripligitoj, milojn da vunditoj, ne determinitan nombron da arestitoj, agojn de torturo, de seksaj agresoj kaj de sennombraj fiaĵoj faritaj de la polico kaj de la armitaj fortoj. Ĵus antaŭ tiu ŝanĝo la ĉilia prezidanto Sebastián Piñera sin esprimis pri la konvulsioj, kiuj trafis la ceterajn (...)

https://eo.mondediplo.com/article2788.html

 

Kiel pakistana aferisto trompis la elitojn de la monda ekonomio - Ibrahim WARDE

La pakistana entreprenisto Arif Naqvi kreis la Grupon Abraaj en Dubajo en 2002 por administri 116 milionojn da usonaj dolaroj posedataj de investantoj en Mezoriento. Dek ses jarojn poste, investaĵaro kun valoro de preskaŭ USD 14 miliardoj levis la grupon al la rango de la plej granda firmao de privata kapitalo dediĉata al emerĝaj merkatoj. Post tio venis la falo ... Laŭ investomodelo naskiĝinta en Usono, oni aĉetas eksterborsajn firmaojn kaj vendas ilin post kelkaj jaroj, esperante estigi grandan (...)

https://eo.mondediplo.com/article2790.html

 

https://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }