Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 janvier 2020 7 05 /01 /janvier /2020 20:38

05/01/2020

Almenaŭ 43 personoj mortis en la inundoj kaj terglitoj, kiuj frapis la ĉefurbon kaj la insulo Javo.

2020 apenaŭ komenciĝis, kaj la litanio de klimataj katastrofoj sin sekvas. Dum la apuda Aŭstralio suferas esceptajn incendiojn, la ĉefurbo de Indonezio, Ĝakarto, ĵus suferis la plej intensajn pluvojn de antaŭ dudek jaroj. Elektrokutoj, terglitoj, dronadoj, hipotermio… De mardon vespere, almenaŭ 43 personoj mortis en la urbego, kie loĝas 30 milionoj da personoj (inter kiuj 10 milionoj enurbe), kaj en la regiono. Laŭ la "Nacia agentejo pri administracio de la katastrofoj", la akvo leviĝis ĝis kvin metroj en kelkaj regionoj de la granda insulo Javo, kie troviĝas la ĉefurbo. Almenaŭ 62 000 personoj estis evakuitaj, sed multaj aliaj devis tranokti la Sankt-Silvestron sur tegmentoj de domoj.

 

Ŝveligeblaj ĝardennaĝejoj      

Ĝakarto kutimas je inundoj, kaŭzitaj ĉiuvintre de la musono. Sed la pluvoj falintaj en tiu nova jaro estis kvalifitaj «eksternormaj» fare de la "Indonezia meteorologia centro". Inter mardon kaj merkredon, po 37,7 centimetroj da akvo averaĝe elverŝiĝis ĉiutage sur la urbon. La precedenca rekordo estis 34 centimetroj en 2007. Almenaŭ 55 personoj tiam mortis en la inundoj, kiuj daŭris dek tagojn, kaj epidemioj ekestis. 

En la informiloj kaj la sociaj retoj, la loĝantoj rakontas pri la blokitaj stratoj kaj transportoj, pri la horoj vadante en la koto ĝis la femuroj por rehejmeniĝi, la elektro interrompita, la akvo, kiu leviĝas ĝis la plafono, la fuĝo al ŝirmiloj en improvizitaj boatoj, kajakoj, aertuboj aŭ ŝveligeblaj ĝardennaĝejoj, dum pluvoj estas atendataj ĝis la semajnfino.

Al la klimata perturbo, kiu kaŭzas pli intensajn kaj neregulajn pluvojn, aldoniĝas la aparta situacio en Ĝakarto. Efektive, la ĉefurbo enprofundiĝas ĉiujare, pro la pumpado de la akvotavoloj, kaj la freneza urbanizado. Kelkaj kvartaloj troviĝas nun ĝis 4 metroj sub la marnivelo. Krom la regulaj subakviĝoj, okaze de gravaj pluvoj, la akvo ne plu povas alfluadi ĝis la maro. 

Kelkaj studaĵoj mencias, ke la urbo estos subakvigita antaŭ la jarfino 2050. En aŭgusto, la indonezia prezidento, Joko Widodo, anoncis translokon de la ĉefurbo sur la insulo Borneo, en la provinco Kalimantano, kerne de la tropika arbaro. Tio havos konsekvencojn potenciale danĝerajn por la biodiverseco de Borneo.

13/11/2015

Indonezio : la lando kaj ties orangutanoj brulas en plena indiferenteco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/11/indonezio-la-lando-kaj-ties-orangutanoj-brulas-en-plena-indiferenteco.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }