Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 janvier 2020 3 01 /01 /janvier /2020 20:19
Bloomberg

01/01/2020

Merkredon post-tagmeze, dekoj da miloj da por-demokratiaj manifestaciantoj invadis la stratojn de Hongkongo. Ili partoprenis kolektiĝon, kies celo estis festi la novan jaron kaj instigi novan elanon al la movado.

De pasinta junio, la eks-brita kolonio spertas sian plej gravan krizon de post ĝia retransdono al Pekino en 1997. La kontestado, kiu luktas por akiri demokratiajn reformojn esprimiĝis per pacaj marŝadoj, kiuj amasigis milionojn da personoj, sed ankaŭ perfortajn alfrontiĝojn inter policistoj kaj manifestaciantoj.   

«Estas malĝoje, ke niaj postuloj de 2019 estu prokrastitaj ĝis 2020», bedaŭris Jimmi Ŝam, aktivulo ĉe la "Civita Fronto pri Homaj rajtoj" (FCDH), organizaĵo, iniciative de tiu manifestacio, kiu celas meti premon al la surloka ekzekutivo.

«Ni timas pli da represio estontece. Ni devas prepariĝi aktive al la lukto», li alparolis al la homamaso, kiu kolektiĝis antaŭ la komenciĝo de la manifestacio, dum la post-tagmezo.

 

Eluzitaj liberecoj 

Multaj partoprenintoj elmontris flagrubandojn, kiuj memorigis la ĉefajn postulojn de la por-demokratia movado, inter kiuj enketo pri la polica konduto, amnestio por ĉiuj personoj arestitaj, kaj vera universala voĉdonrajto. De post la komenciĝo de la movado en junio, ĉirkaŭ 6 500 personoj estis arestitaj. Preskaŭ triono el ili aĝas malpli ol 20 jarojn.      

«Jurŝtato, Homaj rajtoj kaj libereco de Honkongo estis iom-post-iom eluzitaj», gurdis manifestacianto en diskurso, kun la vizaĝo kaŝita sub masko. «La loĝantoj de Honkongo estis pelitaj ĝis malespera situacio. Pro tio hodiaŭ, ni surstratiĝu», li aldonis.

La novjara manifestacio estis permesita, sed kontraŭ-ribelaj policistoj ekipitaj troviĝis proksime de kelkaj partoj de la irvojo. Ĝis nun, la postuloj de la por-demokratia movado estis forpuŝitaj de la honkonga ekzekutivo, politike proksime de Pekino.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }