Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 janvier 2020 4 30 /01 /janvier /2020 21:52

30/01/2020

Bildo: la malliberejo de Faa'a Nuutania, malfermita en 1970 situas ĉirkaŭ 5 kilometrojn for de la urbo Papeeto. Ĝi suferas la plej altan procenton de okupado en Francio: 414% (253 malliberuloj por 61 lokoj en la malliberejo, kaj 1 832 malliberuloj por 110 lokoj en la provizora detencentro. Ĝi sendube estas la plej kaduka. 

La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj rekomendas al Francio, ke ĝi adoptu aranĝojn fronte al tiu «struktura problemo». 

Ĵaŭdon 30an de januaro, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) kondamnis Francion pro la karceraj kondiĉoj en troloĝataj malliberejoj. Ĝi ne trudis ĝin agadi, sed rekomendis al ĝi adopti aranĝojn fronte al tiu «struktura problemo».

32 enkarcerigitoj de la malliberejoj de Nico, Nimo, Fresnes, Ducos (Martiniko) et Nuutania (Polinezio), submetis tiun juĝaferon al la EKHR. Tiu ĉi rekomendas, ke la franca Ŝtato «ekzamenu adopton de ĝeneralaj aranĝoj celantaj solvi la troloĝadon kaj plibonigu la materialajn kondiĉojn de enkarcerigo», laŭ gazetkomunikaĵo diskonigita de la Kortumo.

Tiuj malliberuloj denuncis samtempe la troloĝadon kaj kadukecon de la establaĵoj, kie ili estas enkarcerigitaj, kaj la foresto de apelacio provizita de la franca justico, ĉar la administraciaj juĝistoj ne havas la potencon agadi konkrete, koncerne iliajn kondiĉojn de mallibereco.    

 

1 497 matracoj sur la planko 

Laŭ la lastaj jarkvaronaj nombroj publikigitaj de la punadministracio, 70 818 personoj estas enkarcerigitaj en la 188 malliberejoj la 1an de oktobro 2019, dum ekzistas 61 065 disponeblaj lokoj. La karcera procento atingas 116%, kaj malkreskis je 2% en jaro. La nombro de matracoj sur la planko atingas 1 497 kontraŭ 1 353 antaŭe.

En sia jurdecido, la EKHR juĝas, ke plimulte el la postulantaj malliberuloj ne spertis «decajn karcerajn kondiĉojn», kaj substrekas la limigitan potencon de la administracia juĝisto. Ĝi kondamnis Francion pro foresto de efektiva apelacio, kaj samtempe pro nehumanaj kaj malnobligaj traktadoj. 

Kvankam la postuloj estis prezentitaj fare de la malliberuloj individue, kiel devigas la proceduro ĉe la EKHR, ili estis kunordigataj kadre de kampanjo plenumita de la Internacia Observejo de la Malliberejoj (IOM).

 

«Grandega venko»  

Tiu jurdecido ne estas "pilot-juĝo", proceduro petita la EKHR, kiam temas pri multaj postuloj koncernantaj la saman problemon. Tiaokaze, ĝi fiksas limdaton por solvi ĝin.      

Tamen, laŭ Patrice Spinosi, advokato de la IOM, la decido publikigita konsistigas «kvazaŭan "pilot-juĝon"» kaj «grandegan venkon, kiu estas la rezulto de dekjaraj klopodoj de la IOM por agnoskigi la kadukan staton de la francaj malliberejoj».

Laŭ la advokato, per tiu kondamno, «granda laboro malfermiĝas», kio postulas «ĝeneralan pensadon pri la senco de la puno» kaj ne pri la sola konstruado de malliberejoj.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }