Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 janvier 2020 5 17 /01 /janvier /2020 22:01

17/01/2020

En sia jara raporto publikigita la 14an de januaro, "Human Rights Watch" akuzas Ĉinion, ke ĝi konsistigas mondan minacon por la individuaj liberecoj. La dana bildstriisto Niels Bo Bojesen decidis ilustri tiun konkludon laŭ sia maniero.

«La ĉina registaro timas "la deziron de demokratio esprimita de la popolo" kaj ĝia malobservado pri Homaj rajtoj konsistigas «ekzistadan minacon por la mondo», deklaris la NeRegistara Organizaĵo "Human Rights Watch" mardon 14an de januaro en Novjorko, okaze de la publikigo de sia jara raporto», mencias la ĵurnalo "South China Morning Post".

Niels Bo Bojesen

Kvazaŭ pravigante lin, la ĉinaj aŭtoritatoj malhelpis Kenneth Roth, direktoron de la organizaĵo, atingi Honkongon, pasintan semajnfinon. Ĉi tie devis okazi komence la prezentado de la raporto. Tiu evento inspiris la desegniston Bojesen, laŭ kiu Pekino provas strangoli Human Rights Watch (HRW) inter siaj manĝobastonetoj.

En siaj paĝoj dediĉitaj al Ĉinio, HRW decidis ĉi-jare elvoki la rolon de la ĉina registaro en la mondo, kaj ne nur interne de ĝiaj landlimoj. «Ŝajnas, ke la ĉina registaro konsideras la homajn rajtojn kiel "ekzistadan minacon", analizas Kenneth Roth, citita de la honkonga ĵurnalo. Sed ja la sinteno de Ĉinio kontraŭ Homaj rajtoj konsistigas ekzistadan minacon por la planedo».            

Ĉinio atakas ne nur la homajn rajtojn sur sia teritorio, sed ankaŭ luktas kontraŭ «preskaŭ ĉiu strukturo, entrepreno, registaro kaj internacia instituto, kiu provas defendi la homajn rajtojn, aŭ kiu petas eksplikojn de Pekino», ankaŭ konfidis Kenneth Roth al la magazino "Time".

Konsekvence, "Human Rights Watch" estas celita de la ĉinaj aŭtoritatoj. Ili akuzis ĝin, ke ĝi estas instiganto de la por-demokratia movado en Honkongo. Ĉu la honkonganoj ne estas kapablaj okupiĝi mem pri siaj aferoj? «Tiu sinteno estas insulto farita al Honkongo», reagis Kenneth Roth. Laŭ li, Pekino timas vidi la kontestadon vastiĝi al la kontinenta Ĉinio.

Krome en sia raporto, HRW bedaŭras la detenadon de miliono da Ujguraj islamanoj, kaj «senprecedenca reĝimo de amasa kontrolo». Li mencias la sportajn famulojn, kiel la germanan futbaliston Mesut Özil * . La novjorka organizaĵo atentigas aliparte, ke Ĉinio provas silentigi ĉian kritikon internaciskale, uzante por tio sian ekonomian pezon.  

  

* Li publikigis mesaĝon en Instagramo, kiu denuncis la represion kontraŭ la Ujguroj. Prefere ol defendi sian piedpilkiston, la estroj de "Arsenal" preferis protekti siajn komercajn interesojn en Ĉinio, kie la klubo estas aparte sekvata.

01/01/2020

Honkongo: dekoj da miloj da manifestaciantoj por la novjaro 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/honkongo-dekoj-da-miloj-da-manifestaciantoj-por-la-novjaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }