04/01/2020
Preskaŭ du monatojn kaj duonon post la komenciĝo de la socia movado el senprecedenca amplekso de post la defalo de Pinochet en 1990, la manifestaciantoj festenis okaze de kristnasko sur la Placo Italio, kie ili amasiĝas kutime en Santiago. Vendredon la 3an de januaro 2020, pluraj miloj da ili kolektiĝis denove sur la «placo de la digneco».
Centre de Santiago, miloj da ili plu manifestaciis vendredon vespere por pli da socia justeco. «Ni volas renovigitan landon. Ni luktas, ke Ĉilio estu lando pli justa por ĉiuj. Pro tio, ni plu mobiliziĝas, ĉar ĝis nun, ni akiris nenion», konfidas Hector, kvardekjaraĝa.
Laŭ multaj manifestaciantoj, la solan postulon, kiun ili akiris ĝis nun, estas la organizo de referendumo venontan aprilon, por aŭ kontraŭ la redaktado de nova Konstitucio. Ili esperas, ke en 2020, Ĉilio forlasos la nunan tekston, kiu jam validis dum la diktaturo de la generalo Augusto Pinochet.
«Mi vere esperas, ke la homoj voĉdonos, kaj ke la nuna registaro foriros. Ni spertis tro da represio, ili okulkripligis nin», denuncas Constanza Gajardo, profesorino pri matematiko, kiu memorigas interalie la sorton de du manifestaciantoj, kiuj ambaŭ perdis okulon dum la kristnaska vespero.
Tiuj ĉi verŝajne ricevis larmigan bombon en la kapon, pafitan de la polico. Sume, de post la komenciĝo de la manifestacioj meze de oktobro, pli ol 350 personoj estis grave vunditaj ĉe la okuloj.
Tio estas monda rekordo en tiel malmulte da tempo, laŭ la ĉilia societo pri oftalmologio.

