Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2020 4 23 /01 /janvier /2020 15:29
Daniel RAMALHO / AFP

23/01/2020

Tiu nombro ekvivalentas al averaĝo de po ĉirkaŭ kvin mortintoj tage.  

Bildo: kontraŭ-ribela policisto, la 24an de novembro 2019 en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) 

Tio estas rekordo. En Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la polico mortigis 1 810 personojn en 2019. Tio prezentas kreskadon de 18% kompare kun la precedenca jaro en tiu Ŝtato, kiu estas fama turisma loko en la lando.   

La nombroj publikigitaj mardon vespere fare de la "Instituto de Publika Sekureco de la registaro de Rio" (IPS) montras aliparte, ke la memvolaj hommortigoj (ekster policaj perfortoj) malkreskis ĝis 19% en tiu Ŝtato, kun 3 995 kazoj, kontraŭ 4 950 en 2018.

 

Ekstremdekstra  guberniestro 

Tiuj datumoj kongruas kun la unua mandata jaro de la nova guberniestro de Rio Wilson Witzel, grandparte elektita pro lia konsento kun la sekureca politiko de la ekstremdekstra prezidento Jair Bolsonaro. Ekde lia enpostenigo, Wilson Witzel rekomendis interalie uzadon de kaŝpafistoj por mortpafi el longa distanco suspektatojn provizitajn per sturmfusilo.   

«La policistoj kulpas pri pli ol triono el la perfortaj mortoj. Tio montras, ĝis kia grado nia modelo pri sekureco estas markita de la polica perforto» eksplikas Silva Ramos, spertulo en la "Centro de esploroj pri sekureco kaj civitaneco" en la Universitato Candido Mendes. «Tiujn lastajn jarojn en Rio, la grandaj policaj operacoj fariĝis la ĉefa formo de interveno de la policistoj. Tio estas politiko bazita sur alfrontiĝado kaj ne sufiĉe sur spionado kaj planizado», ŝi bedaŭris.  

 

Infanoj inter la viktimoj 

La statistikoj de la IPS montras tamen, ke la nombro de personoj mortigitaj de la polico iompostiome malkreskis dum la dua duonjaro (196 en julio, 173 en aŭgusto, 154 en oktobro, 135 en novembro kaj 124 en decembro).

Laŭ Silvia Ramos, la guberniestro Witzel «komencis sian mandaton per tre agresema diskurso, sed la flankaj efikoj, interalie la infanoj mortigitaj fare de vagantaj kugloj, havis tiel konsekvencojn, ke li devis ŝanĝi sian politikon». Ŝi aludas interalie la kazon de Agatha, knabino 8-jara, mortigita en favelo pasintan septembron. Tiu dramo ŝokis la tutan landon. En decembro, la prokuroraro kulpigis policiston, ĉar la enketo montris, ke la kuglo estis pafita de lia armilo.       

28/05/2019

Brazilo: la loĝantoj de la faveloj manifestacias kontraŭ la policaj perfortoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/brazilo-la-logantoj-de-la-faveloj-manifestacias-kontrau-la-policaj-perfortoj.html

La loĝantoj de la faveloj de Rio surstratiĝis dimanĉon 26an de majo por denunci la policajn perfortojn. La nombro de personoj mortigitaj de la polico kreskis je 18% en daŭro de jaro. La manifestaciantoj denuncas genocidon kontraŭ loĝantoj nigraj kaj malriĉaj. 

«Ĉesigu mortigi nin!», krias tiu nigra virino, kun celtabulo desegnita sur ŝia t-ĉemizo.

Per spektaklo de danco, slamo, teatro, pluraj kolektivoj venis prezenti la ĉiutagan suferon de la loĝantoj de la faveloj. Sonregistradoj de pafoj estis aŭdataj, kaj la larmoj fluadis laŭ la vangoj de la spektantoj.

En Rio, la nombro de personoj mortigita de la polico kreskis ĝis 18% en daŭro de jaro. Tiu rekordo rezultas el la politiko pri sekureco de la nova guberniestro de la urbo. Li antaŭnelonge allasis, ke li petis helpon de kaŝpafistoj por mortpafi suspektitojn en la faveloj.

Artur Viana estas 20-jara. Li estas nigrulo, kaj loĝas en la aranĝo de faveloj de Maré. «Mi apartenas al tiu kategorio de korpoj, kiu povas esti mortigita, konforme kun la modelo de la nuna publika sekureco, li eksplikas. Mi konscias, ke mia korpo estas la celo de tiuj policaj operacoj kaj de tiuj perfortoj».

Antaŭ dek tri jaroj, Monica Cunha funebris la morton de sia filo, samaĝa kiel Artur, mortigita de policistoj. «Ni ne estas la malplimulto, ni estas la plimulto, kaj ni petegas de vi, ke vi lasu nin plu vivi. Ankaŭ ni meritas aparteni tiun Ŝtaton, kiun ni konstruadis» ŝi vigle asertis .    

La manifestacio laŭiras la plaĝon Ipanema-n, unu el la plej riĉaj kvartaloj de Rio. La socialista deputitino Renata Souza venis subteni la manifestacion, kiun ŝi juĝas simbola. «La faveloj, la antaŭurbo venas ĉi tien por diri al la elito, ke oni ne povas neglekti la vivojn en la faveloj. Ĉar tiel longe, kiel la faveloj ne spertos pacon, paco nenie ekzistos en tiu urbo», ŝi memorigas. 

Kiel prezidentino de la komisiono pri Homaj Rajtoj de la Ŝtato Rio, la deputitino denuncis antaŭnelonge la agojn de la civita polico ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj (OEA). 

http://www.rfi.fr/ameriques/20190527-bresil-habitants-favelas-manifestent-violences-policieres

https://www.youtube.com/watch?v=bMqeJBeYxzY

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }