18/01/2020
Bildo: La kaciko Raoni Metuktire de la tribo Kajapoo spektas tradiciajn dancojn, en Piaraçu, Brazilo, la 17an de januaro 2020.
Pli ol 600 indiĝenaj gvidantoj brazilaj, kolektitaj meze de arbaro ĉirkaŭ la simbola ĉefo Raoni Metuktire, denuncis pasintan vendredon la politikon de «genocido, etnocido kaj ekocido» kuraĝigita laŭ ili de la registaro Bolsonaro.
Indiĝenaj gvidantoj kaj reprezentantoj de aliaj amazoniaj komunumoj kolektiĝis de post mardo, en la Ŝtato Mato-Groso (okcidente), por fondi sakralan unuiĝon kontraŭ la brazila ekstremdekstra prezidento, kiu minacas, laŭ tiuj kacikoj, la indiĝenan vivmanieron. Leĝo, kiu permesas la minajn aktivecojn sur la protektataj teroj de la indiĝenoj, estas interalie kontestata.
«Nia celo estis unuigi niajn fortojn, kaj denunci la fakton, ke politika projekto de genocido, etnocido kaj ekocido fare de la brazila registaro okazas nun», asertas la projekto pri manifesto redaktita post la kunveno, kaj kiu estos aprobita dum la nokto.
La prezidento Jair Bolsonaro «minacas niajn rajtojn, nian sanon kaj nian teritorion», substrekas la teksto, kiu estis legita en la portugala kaj en diversaj indiĝenaj lingvoj «en la domo de la homoj» de Piaraçu, vilaĝo malproksime de la grandaj urbaj centroj, situanta sur la bordoj de la rivero Ŝinguo, meze de la praarbaro.
«Ni akceptas nek la minekspluatadon sur niaj teroj, nek la arbohakistojn, nek la kontraŭleĝajn fiŝkaptistojn aŭ hidroelektron. Ni kontraŭas ĉion, kio detruas la arbaron», precizigas la teksto. La indiĝenaj gvidantoj bedaŭras ankaŭ, ke «la malamaj minacoj kaj paroloj de la registaro kuraĝigas perforton kontraŭ la indiĝenaj popoloj kaj la murdoj de niaj gvidantoj». Ili postulas «punon por tiuj, kiuj mortigas niajn proksimulojn». La indiĝenoj devas alfronti «ne nur la registaron, sed ankaŭ la perforton de tuta parto de la socio, kiu klare esprimas sian rasismon», ili denuncas. En 2019, almenaŭ ok indiĝenaj gvidantoj estis murditaj, inter kiuj tri en malpli ol semajno.
La kaciko Raoni, 89-jara, intencas kunporti mem la manifeston ĉe la Kongreso en Braziljo.
05/09/2019
Amazonio: la indiĝenaj teroj, kerno de la demando pri la incendioj