Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2020 3 08 /01 /janvier /2020 22:06
REUTERS/Francis Mascarenhas

08/01/2020

Bildo: Hindiaj strikantaj laboristinoj en Mumbajo, ĉi-merkredon 8an de januaro 2020. 

Nacia striko okazis ĉi-merkredon 8an de januaro en Barato, alvoke de vasta intersindikata unuiĝo. Milionoj da laboristoj ĉesigis la laboron, kaj manifestacioj okazis en pluraj regionoj, por protesti kontraŭ kreskado de senlaboreco kaj ĝenerala dungiteca prekareco.

La striko estis aparte sekvata en la regiono Bengalio, oriente, kaj Keralo, sude. Tiuj ambaŭ Ŝtatoj havas tre fortan maldekstran sindikatan tradicion. Tie, la administracioj kaj publikaj transportoj estis tuŝitaj kaj manifestacioj okazis ĉi-merkrede.       

En la cetero de la lando, la efiko de tiu nacia striko estis malpli grava. Sed tamen hodiaŭ, pluraj publikaj bankoj kaj la publikaj bustrafikoj funkciis malrapide.

La intersindikata unuiĝo, ligitaj al diversaj maldekstraj partioj, protestas kontraŭ la politiko de la registaro de Narendra Modi, kiu plirapidigis la privatigon de multaj entreprenoj, en publika kaj defenda sektoroj, transportoj aŭ bankoj, kio prekarigas la dungitecon.

En Barato, la publika sektoro estas tre protektanta, dum la privata sektoro funkcias ĝenerale kun mallongaj kontraktoj kaj malmulte da sociaj avantaĝoj, ekzemple pri emerito aŭ malsana asekuro.

Al tio necesas aldoni la fakton, ke de pluraj jaroj, la barata ekonomio spertas sian plej malfortan kreskon, kaj ke tio havas konsekvencojn en la grandaj entreprenoj, kie la sindikatoj estas plej aktivaj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }