10/01/2020
De pluraj tagoj, Sarajevo, Belgrado, Priŝtino, Skopjo interalie, sufokiĝas sub senprecedenca tavolo da fajnaj partikloj, kiu faras de tiuj urboj, la plej poluataj en la mondo. La registaro estis postulata reagi, kaj manifestacio okazis vendredon vespere en Belgrado.
La tutan semajnon, Belgrado dronis en fajnaj partikloj. Malhela ĉielo, akragusta aero… neniam Belgrado spertis tian situacion. Konsekvence, estis neeble trovi spirmaskojn. Ili finfine alvenis en apoteko, iom post iom, kiel eksplikas Sladjana. «La maskoj estis liveritaj dum la tago kaj vespere, preskaŭ ĉio estas vendita. Koncerne nian apotekon, ni ricevis 15 maskojn».
La stratoj estas malpli frekventataj. La aŭtoritatoj konsilas limigi niajn moviĝojn. Ivan, juna patro, ne plu vizitas la parkon. «Lastatempe, la aero fetoras! Tio konsciigis nin pri la nivelo de poluado. La okuloj bruligas nin. Ni ne plu povas spiri».
Kaŭzas tion, foresto de vento, kiu ne plu disigas la fumojn nek de la karbo-hejtiloj, nek de la poluantaj industrioj. Incitegaj, centoj da Belgradanoj manifestaciis vendredon vespere. Ili akuzas la registaron, ke ĝi ne efektivigas la aranĝojn pri medio enskribitajn en la leĝo.
En la homamaso, troviĝis grupeto de ekologiismaj lernejanoj de la franca lernejo, inter kiuj Jasmine, 12-jara: «Tio tusigas min, mi ofte kapdoloras, kiam mi iras al lernejo, ĉar mi iras tien piede. Mi ne povas protekti min, se mi ne posedas maskon. Mi tamen ŝatus eksteriĝi sen masko».
Belgrado ne estas la sola urbo tuŝata. Sen vento, la ĉefurboj en tutaj Balkanoj sufokiĝas sub la fajnaj partikloj.
http://www.rfi.fr/europe/20200118-serbie-manifestation-pollution-atmospherique
https://www.youtube.com/watch?v=LJNcs-RZV5U&feature=emb_logo