Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 janvier 2020 4 02 /01 /janvier /2020 20:35
Jill Gralow – Reuters

02/01/2020

Bildo: Didelfo, kiu suferas gravajn brulvundojn estas flegita de la Wildlife Rescue, la plej granda filantropia savorganizaĵo kaj resanigo de sovaĝaj bestoj en Aŭstralio (29an de decembro 2019).  

De post la komenciĝo de la boŝfajroj en Aŭstralio, la spertuloj timas, ke tutaj specioj de plantoj kaj bestoj estu detruitaj. Sciencistoj de la universitato de Sidnejo taksas, ke 480 milionoj da mamuloj, birdoj kaj rampuloj mortis de post septembro.

La ekvivalento de lando kiel Belgio fariĝis cindroj: eĉ kun tiu bildo en la kapo, estas malfacile imagi la katastrofon, kiu disvolviĝas en Aŭstralio.

La silentaj voĉoj, kiuj plej suferas, estas interalie la endemiaj specioj kiel la kanguruoj, la valabioj, la vambatoj, la didelfoj kaj la koaloj. Ne kalkulante la birdojn kaj la rampulojn. Laŭ taksoj, 480 milionoj da bestoj mortis brulitaj. 

 

8 000 koaloj mortis en la flamoj

La ĵurnalo Times raportas, ke preskaŭ triono el la koaloj de la Novsudkimrio  – ilia ĉefa loĝloko, norde de Sidnejo (ili ankaŭ loĝas en la Ŝtato Viktorio kaj sude de la lando) – mortis. La specialistoj taksas, ke en malpli ol kvar monatoj, 8 000 koaloj mortis en la flamoj sur tiu teritorio, kaj ankaŭ en malsanulejo dediĉita al tiuj marsupiuloj ĉe Port Macquarie. «Ĝis 30% el iliaj loĝlokoj estis detruitaj», eksplikis la aŭstralia ministrino pri Medio, Sussan Ley, al la Australian Broadcasting Corporation. «Ni scios pli, kiam la fajroj ĉesos, kaj kiam ni povos efektivigi ĝustan takson», ŝi aldonis.            

La koaloj estas la plej tuŝataj specioj inter la aŭstraliaj bestoj, ĉar ili malrapide moviĝas, kaj manĝas nur foliojn de eŭkalipto -  tre flamiĝemaj arboj, ĉar ili entenas multe da oleo.

"WIRES", la Wildlife Rescue, la plej granda filantropia savorganizaĵo kaj resanigo de sovaĝaj bestoj en Aŭstralio, lanĉis monkolekton por helpi la faŭnon, kaj substrekas, ke «multaj bestoj jam suferis pro manko de akvo kaj nutraĵo pro sekeco. Pro la fajroj, kiuj detruadis senprecedencan kvanton da iliaj loĝlokoj, la sovaĝa faŭno frontas gravan defion por vivteni sin longtempe». 

 

Fumo atingas Nov-Zelandon 

La aŭtoritatoj maltrankviliĝas pro la komenciĝo mardon, de novaj ekfajriĝoj en la montaraj regionoj. 

Satelitaj bildoj montras, ke la fumo estigitaj de la lastaj incendioj trapasis la maron de Tasmanio kaj atingis Nov-Zelandon: la ĉielo de la Suda insulo oranĝkoloriĝis meze de la tago.  

Merkredon, la sukuristoj komencis helpi la milojn da personoj, kiuj rifuĝis en la urboj de la aŭstralia marbordo, post ilia fuĝo el la incendioj, kiuj detruadis vastajn areojn de la lando. La fajroj okazigis almenaŭ ok novajn viktimojn en daŭro de 48 horoj. 

21/12/2019

Aŭstralio: la temperaturoj atingas preskaŭ 50°C, urĝa stato estas dekretita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/australio-la-temperaturoj-atingas-preskau-50-c-urga-stato-estas-dekretita.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }