
15/12/2019
En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bjelostoka buĉado; al vi kiel al esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.
Oni scias, ke ne la rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bjelostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la rusa gento neniam estis kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian ragadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj, kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia ?

15/12/2014
15-an de decembro : Tutmonda Zamenhofa tago
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/15-an-de-decembro-tutmonda-zamenhofa-tago.html

15/12/2013
15an de decembro : Tutmonda Zamenhofa tago
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/15an-de-decembro-tutmonda-zamenhofa-tago.html

15/12/2012
Bonan Zamenhof-tagon al ĉiuj!
http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-bonan-zamenhof-tagon-al-iuj-113474651.html


