Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 décembre 2019 1 23 /12 /décembre /2019 16:01

23/12/2019

Tiuj familioj fuĝas Idleb-n, nord-oriente de Sirio. Amasa formigro de dekoj da miloj da civitanoj okazas, post pluraj tagoj da mortigaj bataloj, dum kiuj dimanĉon mortis naŭ civiluloj, laŭ la Siria observejo pri Homaj rajtoj.

Tiujn lastajn tagojn, intensigo de la aerbombadoj de Moskvo, ne lasas al ili alian elekton: fuĝi foren tiun perforton, kiu persekutas ilin.

«La situacio estas katastrofa. Pezaj bombadoj okazis. La militaj aviadiloj ĉiam estas super niaj kapoj».

«Mi prenas kun mi mian filinon kaj iras al kampadejo. Ĉu ni povos havi tendon, ni ne scias. La vetero estas malvarma kaj pluvas, do la homoj ne povas dormi sen hejtilo. Tiel ni vivas, tiel estas nia vivo. Mi dankas Dion, malgraŭ ĉio».

Pasintan vendredon, Rusio kaj Ĉinio vetois kontraŭ projekto de rezolucio, kiu plilongigas dum jaro, transliman humanitaran helpon de Unuiĝintaj Nacioj al kvar milionoj da Sirianoj. Tio aŭguras plej malbonaĵojn pri la jam malfacila humanitara situacio.          

La helpo financita de UN riskas ĉesi ekde januaro, krom okaze de alia interkonsento.

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }