Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2019 5 20 /12 /décembre /2019 15:33

20/12/2019

Blokadoj okazas sur la insulo Sankta-Marteno, kiu suferas tre viglajn tumultojn. Post la detrua pasado de la uragano Irma en septembro 2017, kiu detruadis aŭ difektadis 95% el la konstruaĵoj, Prevento-Plano nun difinas novajn ne-konstrueblajn areojn, kio estigas koleron de la loĝantoj.

Baritaj vojoj, flamigitaj veturiloj, miloj da personoj sur la stratoj: la kolero disvastiĝas sur la franca parto de la antila insulo Sankta-Marteno, de post ĵaŭdo 12a de decembro. Kaŭzis tiun koleron la nova Prevento-Plano kontraŭ la Naturaj Riskoj (PPNR). Parto de la loĝantaro blokas la ĉefajn vojojn de la insulo por denunci la revizion de tiu plano, preparita de la Ŝtatservoj. Ĝi antaŭvidas novajn ne-konstrueblajn areojn, post la pasado de la Uragano Irma antaŭ du jaroj, kiu okazigis 11 mortintojn kaj difektis 95% el la konstruaĵoj.    

Mardon 17an de decembro, protest-marŝado kontraŭ tiu Prevento-Plano, organizita interalie de la elektitoj, kolektis inter 1 000 kaj 1 200 personojn laŭ la surloka ĵurnalo Le Pélican, 3 000 laŭ la prezidanto de la komunumo, Daniel Gibbs. Blanke vestitaj, la manifestaciantoj marŝadis sur la stratoj de la urbo Marigoto, subtenante la mobilizadon, kiu daŭras de pasinta ĵaŭdo. Ĉiuj postulis ĉesigon de la PPNR-proceduro. 

«Mi klare anoncas al vi hodiaŭ, ke la PPNR estos korektita, intertraktadoj plu eblas», asertis la franca ministrino pri Transmaraj Teritorioj, Annick Girardin, la 17an de decembro. «Skipo estos fondita», «konsistanta el tri spertuloj» kaj «kondukita de Dominique Lacroix», eksa prefekto-delegito de Sankta-Marteno, ŝi anoncis.  

Video: La loĝantaro de tiuj kvartaloj amase forpuŝas la konkludojn de la enket-komisiono, kaj denuncas «revenon al koloniado». «Tiuj teroj estas niaj», kriegis la manifestaciantoj. Tio ne estas ilia rolo decidi». «Ili diras, ke ni ne povas konstrui ĉi tie, sed kien iri?» demandas Hornec Whit, asocia respondeculo pridemandita de la televidkanalo Guadeloupe la 1re. La kolero viglas ĉe la loĝantoj, kiuj suferas sociajn malfacilaĵojn kaj malriĉecon. Ili postulas simplan nuligon de la PPNR, haltigon de la eksproprietigoj sur la marbordaj teroj, kaj ĉesigon de la juĝaj persekutoj kontraŭ la loĝantoj, kiuj rekonstruas aŭ riparas sian domon detruitan de la uragano.   

https://www.youtube.com/watch?v=gZAJa2S-HiI

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }