
31/12/2019
En tiu aparte dolĉa jarfino, la Rusoj antaŭ-gustumas la efikojn de la klimata varmiĝo. Dum en Moskvo, la neĝo komencis fali apenaŭ kelkajn horojn antaŭe, la meteologiaj servoj publikigis sian bilancon: 2019 estis la plej varma jaro registrita en la lando, de kiam la meteologiaj mezuroj ekzistas.
Fungoj dum vintro en la regiono de Sankt-Peterburgo, leontodoj aŭ trikoloretoj, kiuj ekfloras en la regiono de Moskvo, tiuj anomalioj multobliĝis en decembro kaj estas menciitaj en la surlokaj gazetoj aŭ en la sociaj retoj. Ĉio ĉi pro vintro aparte dolĉa.
Entute, tiu ĉi jaro en Rusio estis la plej varma, de antaŭ kiam la meteologiaj mezuroj ekzistas. Laŭ la direktoro de la Hidrometeologia centro, la jara averaĝa temperaturo registrita en Moskvo en 2019 superis je plia 0,3°C la antaŭan rekordon de varmo.
En decembro, la temperaturo en la ĉefurbo superis je dek gradoj la averaĝajn temperaturojn. Tiu fenomeno eksplikiĝas, laŭ la meteologiistoj, per portempaj ciklonoj venintaj de Atlantiko, kaj per la klimata ŝanĝiĝo.
Putin juĝas tiun procezon «tre serioza»
Tiu varmiĝo havis konsekvencojn ĉi-somere en Siberio, kie okazis arbaraj fajroj el escepta amplekso.
Tiu procezo estis kvalifita «tre serioza» de Vladimir Poutine, kiu rifuzas agnoski la ligilon inter la homa aktiveco kaj la klimata varmiĝo, sed kiu tamen reasertis engaĝiĝon malpliigi la emisiojn de forcejefikaj gasoj.
En lando, kie kvinono el la teroj troviĝas en la arkta cirklo, kaj kie tutaj urboj estis konstruitaj sur la permafrosto, la konsekvencoj okaze de amasa fandiĝo povus esti katastrofaj.

http://www.rfi.fr/europe/20191230-russie-connait-annee-plus-chaude-jamais-enregistree
https://www.youtube.com/watch?time_continue=52&v=CtaWBYjqRAA&feature=emb_logo

30/12/2019
2019, nigra jaro por la klimato
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/2019-nigra-jaro-por-la-klimato.html