Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 décembre 2019 5 13 /12 /décembre /2019 20:49
Raif Badawi kaj lia edzino, Ensaf Haidar (Paul Chiasson/THE CANADIAN PRESS)

13/12/2019

La sauda blogisto Raif Badawi kaj lia advokato, ambaŭ malliberigitaj de antaŭ jaroj, komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ sia izoliteco kaj la malbonaj traktatoj, kiujn ili suferas en la malliberejo de Dahbano, apud Ĝido en Sauda Arabio.

La informo estis publikigita fare de la advokato de Raif Badawi, S° Irwin Cotler, kiu apartenas al la Centro Raoul Wallenberg por la rajtoj de la Individuoj.

En komunikaĵo publikigita fine de merkredo, Cotler memorigas, ke ambaŭ viroj estis malliberigitaj, ĉar ili promociis esprimliberecon kaj defendon de la rajtoj de la individuoj en Sauda Arabio.

Raif Badawi jam malsatstrikis pasintan septembron ĝis renkontiĝo kun reprezentantoj de la Sauda Komisiono pri Homaj rajtoj. Li ĉesigis nutradi sin ankaŭ en junio 2016, januaro 2016 kaj decembro 2015, postulante de siaj provosoj tiajn renkontiĝojn, kaj ĉefe provizon de siaj medikamentoj.

Raif Badawi estis kondamnita al 10 jaroj da malliberejo, 1 000 skurĝbatoj, malpermeso efektivigi sian profesion de ĵurnalisto kaj vojaĝi dum daŭro de 10 jaroj, kaj monpuno je tri milionoj da rialoj, t.e 1,05 miliono da kanadaj dolaroj, ĉar li kreis retforumon de diskuto pri sociaj demandoj en Sauda Arabio.

Lia advokato Waleed Abulkhair siaflanke estis kondamnita al 15 jaroj da punlaborejo, malpermeso vojaĝi dum 15 jaroj, kaj monpuno je 200 000 rialoj, t.e ĉirkaŭ 70 261 kanadaj dolaroj, puno, kiu efektiviĝos en la jaro 2044. Li estis enkarcerigita pro siaj deklaroj, kiuj denuncis la severajn punojn truditajn al siaj kuncivitanoj, inter kiuj lia kliento Raif Badawi.

Raif Badawi ne vidis sian edzinon, Ensaf Haidar, kaj siajn gefilojn de antaŭ sep jaroj. Tiuj ĉi rifuĝis en Ŝerbruko, Kebekio. Waleed Abulkhair, siaflanke, estis jam malliberigita, kiam lia unua infano naskiĝis en junio 2014.

La knabineto ne konas siajn gepatrojn, ĉar ŝia patrino Samar Badawi – kiu estas la fratino de Raif Badawi – estas enkarcerigita. Ŝi defendis la rajtojn de la virinoj (kiel ekzemplo ilian permeson konduki veturilon, kio estas nun permesata en tiu lando). Multaj informoj raportas pri torturoj kontraŭ ŝi, sed tiuj informoj ne estis konfirmitaj, ĉar neniu plu havas novaĵon pri Samar Badawi de post ŝia arestado en junio 2018

13/06/2014 

Sauda Arabio: 16an - 20an de junio, agadsemajno por liberigi Raif Badawi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/sauda-arabio-16an-20an-de-junio-agadsemajno-por-liberigi-raif-badawi.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }