28/12/2019
De post la komenciĝo de la operaco «Fonto de paco» fare de Turkio, Nord-oriente de Sirio, dekoj da miloj da civiluloj devis fuĝi la batalojn kaj rifuĝi en kampadejojn de delokitoj.
Kvincent kilometrojn for de la frontlinio, troviĝas improvizita kampadejo meze de kota kampo, kie estas starigitaj centoj da blankaj tendoj, kiuj ŝirmas la familiojn de delokitoj. 4 700 personoj vivas ĉi tie de antaŭ du monatoj sen kuranta akvo nek elektro. Aiŝ Asulta, ekzemple, devis fuĝi sian vilaĝon sub la bombardoj de la turka aviadilaro. «Ĉiuj foriris. Ni fuĝis sub la kugloj kaj la bomboj, kun niaj bovinoj, niaj ŝafoj kaj niaj infanoj. Kaj nun, ni ne plu povas reveni. Ni eksciis, ke la milicoj de Turkio ŝtelis de ni nian domon kaj ĉiujn niajn havaĵojn», rakontas Aiŝ Asulta.
La civiluloj suferas de la turka ofensivo
Laŭ la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan, tiu ofensivo celis forpeli la kurdajn fortojn, kiujn ili konsideras terorismaj, sed la arabaj civiluloj, kiuj loĝigis la areon ja devis fuĝi siajn domojn. «Tiu operaco celis ankaŭ nin, la arabojn, ĉar multaj inter ni vivas kaj laboras kun la Kurdoj», eksplikas Aiŝ, «do, ankaŭ ni estis minacitaj», ŝi aldonas. «Ĉiuj araboj de mia vilaĝo ektimis. Ĉiuj foriris». En lia tendo, maljunulo invitas drinki teon. Ankaŭ lia vilaĝo estas okupaciata de Turkio, sed li sukcesis reatingi ĝin plurfoje helpe de trapasigistoj. Li rifuzas sciigi sian nomon pro timo de reprezalioj. «Se mi diras al vi, kiel mi nomiĝas, ili tranĉos al mi la kapon», li asertas. «Malgraŭ la okupacio fare de la turkaj milicoj, mi reiris plurfoje en mian hejmon, sekrete. Sed nenio plu restas. Ili ŝtelis de ni ĉiujn miajn havaĵojn, mian motorciklon, mian monon. Nur plu restas la muroj», rakontas la maljunulo. «Tiuj homoj venis nur por rabi de ni niajn havaĵojn. Ili estas nur ŝtelistoj», li vigle asertas.
Laŭ la kurdaj aŭtoritatoj, la turka ofensivo antaŭ du monatoj Nord-Oriente de Sirio, okazigis preskaŭ 200 000 delokitojn, civilulojn jen kurdajn, jen arabajn aŭ kristanajn, kiuj fuĝis la batalojn, kaj kiuj rifuzas nun reveni en regionon regatan de Ankaro.
11/10/2019
Turka ofensivo en Sirio : drasta bato kontraŭ la loĝantoj kaj la siria demokratia opozicio