Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2019 7 22 /12 /décembre /2019 16:52

22/11/2019

En Vatikano, la 19an de decembro, papo Francisko inaŭguris krucifikson el rezino, sur kiu figuras savveŝton, kiu simbolas la morton de multaj migrantoj en Mediteraneo. Tiu gesto provokis senbridajn reagojn de kelkaj katolikoj en la sociaj retoj.

Sur la granda krucifikso, ruĝa savveŝto estis fiksita sub travidebla rezino. Sube estas legeblaj tiuj vortoj: «rekuperita dum drivo en centra Mediteraneo la 3an de julio 2019», kaj la precizaj GPS-koordinatoj de la ŝippereo.   

Tiu kruco estis montrita ĵaŭdon 19an de decembro dum renkontiĝo inter papo Francisko kaj grupo da migrantoj venintaj de la insulo Lesbo. Ĝi staras nun en unu el la koridoroj de la apostola palaco de Vatikano, sed ne plaĉas al ĉiuj.   

 

Torento da malamo 

Kelkaj katolikoj furiozas en la sociaj retoj: «Idolkulto», «falsas la signifon de la Kruco». La insultaj komentoj de identecemaj katolikoj floras post la senvualigo de tiu malmulte kutima krucifikso. Temas eĉ pri rektaj atakoj kontraŭ papo Francisko akuzata, ke li kuraĝigas migradan invadon.    

Sed ne ĉagrenis la pontifikan suverenon tiuj polemikaj atakoj. Li male persistis, eĉ postulante «savadon de la migrantoj», kaj emfazante la dignecon de tiuj personoj, kiuj dronas en Mediteraneo.

En lia menso, tiu kruco intencas atentigi la konsciencojn, «por memorigi al ĉiuj la necesan engaĝiĝon savi ĉiun homan vivon, moralan devon, kiu unuigas kredantojn kaj ne-kredantojn», li precizigis.     

11/12/2019

Grekio: "Kuracistoj Sen Landlimoj" denuncas la memmutiladon de infanoj en la kampadejo de rifuĝintoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/grekio-kuracistoj-sen-landlimoj-denuncas-la-memmutiladon-de-infanoj-en-la-kampadejo-de-rifugintoj.html

27/07/2019

Ŝippero. Mediteraneo kalkulas siajn mortintojn, Eŭropa Unio rigardas aliloken

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/sippero.mediteraneo-kalkulas-siajn-mortintojn-europa-unio-rigardas-aliloken.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }