
14/12/2019
En raporto publikigita ĉi-vendredon 13an de decembro, UN denuncas «gravajn» kaj «ripetitajn» malobservadojn de la homaj rajtoj en Ĉilio, de post la komenciĝo de la manifestacioj meze de oktobro. La Alta-komisaro pri Homaj rajtoj transmetis al la lokaj aŭtoritatoj la rezulton de la vizito de siaj delegacioj en la lando.
«Ekscesa uzado de la forto», «torturo», «seksperforto», kaj «arbitraj arestadoj»: jen, kion dokumentis la delegacio de la Alta-Komisaro de UN pri Homaj rajtoj, dum ĝia vizito en Ĉilio, inter fine de oktobro kaj fine de novembro.
La aŭtoroj de la raporto akuzas la policon, ke ĝi ne distingis inter pacaj manifestaciantoj kaj perfortaj manifestaciantoj. Ili opinias, ke la aŭtoritatoj reagis malfrue, kaj ne adoptis taŭgajn aranĝojn por eviti tiujn malobservadojn pri Homaj rajtoj.
Lorena Recabarren, la Ŝtatsekretariino pri Homaj rajtoj de la ĉilia registaro de Sebastian Piñera, parte kontestas la konkludojn de la raporto. «Ŝajnas al ni grave, kiel registaro, precizigi kaj klarigi plurajn asertojn kaj konkludojn de la raporto, kiuj niavidpunkte, entenas erarajn informojn, ne estas ĝisdatigitaj, aŭ ne estas fidele priskribitaj», ŝi deklaris.
La registaro tiel substrekas, ke ĝi sendis militistojn sur la stratojn dum nur dek tagoj, kaj por alfronti gravajn atencojn kontraŭ la publika ordo. La Ŝtatsekretariino listigis plurajn aranĝojn, kiuj estas efektivigitaj ene de la polico.
Sed pasintan mardon, pluraj personoj estis tuŝitaj ĉe la kapo per pafoj de larmigaj bomboj dum manifestacio. Adoleskantino 15-jara plu estas inter vivo kaj morto.
Misproporcia represio
Imma Guerras-Delgado estas la ĉefo de la misio de la Alta-Komisaro en Ĉilio:
«Plimulte de la kolektiĝoj kaj marŝadoj estis pacemaj. Tamen, ili estis tenitaj el maniero fundamente represia. De post la 18a de oktobro, alta nombro de gravaj malobservadoj pri Homaj rajtoj okazis. Tiuj ekscesoj inkludas troajn kaj nepravigitajn uzadojn de perforto, kiuj okazigis la morton de viktimoj el arbitra maniero, kaj kazojn de torturo, mistraktadoj, seksperfortoj kaj arbitraj enkarcerigoj. Ni ankaŭ observis, ke kelkaj grupoj, kiel ekzemple medicinaj skipoj, frontis obstaklojn por efektivigi sian laboron. Ni ankaŭ specife referencas pri la ĵurnalistoj. Kelkaj el ili estis vunditaj, dum ili simple plenumis sian profesion. Kelkaj el ili eĉ perdis okulon».