Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2019 3 25 /12 /décembre /2019 15:56

25/12/2019

Bildo: Lemuro en natura parko apud Antananarivo, Madagaskaro. 

La lemuroj, arbaraj primatoj, rekoneblaj per sia pinta muzelo kaj longa vosto, nur ĉeestanta en Madagaskaro, fariĝis unu el la simboloj de la granda insulo de la Hindia oceano.

Almenaŭ du specioj de lemuroj de la genro Varecia, emblemaj de Madagaskaro kaj minacitaj de la senarbarigo, povus sperti malaperon de pli ol 90% el sia loĝebleco en la 50 estontaj jaroj, kalkulante pri la klimata varmiĝo, alarmas studaĵo publikigita la 23an de decembro 2019 en la revuo Nature Climate Change.

La insulo de la Hindia oceano marvaste de Orienta Afriko estas konsiderata kiel trezoro, kiu loĝigas 5% el la tutmonda biodiverseco. Kaj la lemuroj, arbaraj primatoj rekoneblaj per sia pinta muzelo kaj longa vosto, nur ĉeestanta en Madagaskaro, fariĝis unu el la simboloj de ĝi.         

Inter tiuj specioj, skipo de sciencistoj studis la loĝlokojn de la "varecia variegata" kaj de la "varecia rubra", ambaŭ enlistigitaj kiel en kriza danĝero. Kiel multaj aliaj lemuroj, 96 % el la specioj estas pli-malpli forte minacitaj.    

 

La malapero de tiuj lemuroj verŝajne havus sinsekvajn efikojn 

La skipo de sciencistoj unue modeligis la evoluon de la arbara surfaco, laŭ pluraj scenaroj de senarbarigo - ĉu strikta malpermeso de dehakado en la protektataj areoj, aŭ ne. Kaj tio, dum la Granda Insulo jam perdis 44% el sia arbara surfaco de post la 1950aj jaroj. La sciencistoj ankaŭ taksis la efikon de la klimata varmiĝo al la arbaro, ankaŭ laŭ diversaj scenaroj pri daŭrigo de emisioj de forcejefika gaso.  

El tiuj datumoj, ili taksis la areojn, kiuj plu estos loĝeblaj de la lemuroj, inkluzive de katastrofa hipotezo, dum kiu la kombinado de la plej malbonaj scenaroj povus kaŭzi teruran malkreskon de 95% el la loĝeblaj areoj fine de la jaro 2070. La sola senarbarigo povus redukti ilian loĝlokon de 30% en la hipotezo de «strikta» protekto de la arbaro, aŭ duoble pli okaze de «malstrikta» protekto. La efikoj de la klimata ŝanĝiĝo povus redukti ĝin inter 14% kaj 75%, laŭ la hipotezoj.    

La malapero de tiuj lemuroj, «ekstreme sentemaj al difektado de siaj loĝlokoj», «havus verŝajne sinsekvajn efikojn al la strukturo kaj la tuteco de la restanta arbaro», ĉar ili havas ŝlosilan rolon en la reproduktado de pluraj vegetaĵaj specioj, alarmas la aŭtoroj cititaj de revuo "Nature".      

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }