
02/12/2019
Fondita antaŭ du semajnoj de kvar tridekjaraj amikoj en Bolonjo, la «movado de la sardinoj» jam sukcesis mobilizi dekojn da miloj da personoj sur placoj de Italio, danke al la sociaj retoj. La "sardinoj" celas lukti paceme kontraŭ la ekstremdekstraj partioj, interalie la Ligo de Matteo Savini.
Ili defendas la ideon de socio liberigita de malamo kaj perforto. Sabaton 30an de novembro, miloj da simpatiantoj kolektiĝis en Florenco. Dimanĉon 1an de decembro, la "sardinoj", kunigitaj de la fama verkisto Roberto Saviano, invadis la grandegan placon de la Dôme en Milano.
La forta mobilizado de tiu tute nova movado eksplikiĝas per la potenca turbin-motoro de la "sardinoj", kiuj kolektiĝas en stretaj benkoj, same kiel tiuj etaj fiŝoj, kio pravigas la nomon de la movado. Tiu motoro estas la platformoj de ciferecaj komunikaĵoj, uzataj por pasi de virtualmedio al realo. En daŭro de du semajnoj, la fejsbuk-paĝo «la arkipelago de la sardinoj» enkalkulas jam 170 000 membrojn, kaj la diskuto sin sekvas konstante.
Tio donas sencon al tiu movado, kiu sekvas neniun partion, inspirita de la kontraufaŝismaj principoj, kaj klare kontraŭ-Salvini. Ĝiaj alvokoj al manifestacio efektiviĝas per amuzaj kaj kortuŝaj fotoj. Kiel tiu ĉi, enretigita de sociologo 84-jara, kiu surhavas longan robon sardinforme, solidarece kun la movado. Estas multaj esperplenaj mesaĝoj, kiel tiu ĉi: «Mi estas kvindekjara, mi manifestacias por la unua fojo, ĉar mi sentas min en vivplena komunumo»
La movado kreskigas sian videblecon
Tvitero estas aparte uzata dum la manifestacioj. La unua okazis en Bolonjo la 14an de novembro. Ekzemple, tiu pepaĵo de studento en Florenco: «Ni ne plu eltenas malamon» estis miloble repepita en daŭro de tri horoj. Grupoj ankaŭ kreiĝas en Vacapo, kaj Instagram estas tre uzata por retpoŝti videojn, filmitajn dum fulmaperoj.
