05/12/2019
Lundon vespere, la justico de Honduro kondamnis sep virojn de 30 ĝis 50 jaroj de malliberejo pro la murdo de Berta Caceres, indiĝena ekologiistino pafmurdita la 2an de marto 2016, ĉar ŝi kontraŭstaris konstruadon de baraĵo.
La aktivulino estis mortigita en sia hejmo de La Esperanza, ĉirkaŭ 200 kilometrojn for de Tegucigalpo. Ŝi ricevis multajn morto-minacojn, ĉar ŝi mobilizadis la indiĝenojn lenkojn kontraŭ la konstruado de hidro-elektra centralo sur la teritorio de tiu etno, al kiu ŝi apartenis.
Krom puno de 34 jaroj da senprokrasta malliberejo en la specifa kazo de Caceres, la kvar profesiaj murdistoj - Henry Hernandez, Elvin Rapalo, Edilson Duarte et Oscar Torres – estis kondamnitaj je 16 kromaj jaroj pro la provo de murdo de la Meksikano Gustavo Castro, kiu troviĝis kune kun la indiĝena ekologiistino ĉi tiun vesperon.
Vundita de pluraj pafoj, S° Castro ŝajnis tiam mortinta.
La majoro de la armeo Mariano Diaz, respondeculo de la elektro-societo Desarrollos Energéticos S.A. (DESA), kiu konstruis la centralon, Sergio Rodríguez, kaj la eks-ĉefo de la sekureco de DESA, Douglas Bustillo, akuzataj, ke ili organizis la murdon, estis kondamnitaj je 30 jaroj da senprokrasta malliberejo.
Laŭ la faktoj raportitaj ĉe la tribunalo, du viroj impetis al la hejmo de la aktivulino dum la nokto de la 2a ĝis la 3a de marto 2016, kaj pafmortigis ŝin.
La prezo de la murdo de la kunordigantino de la Konsilio de la popolaj kaj indiĝenaj organizaĵoj de Honduro (COPINH) estis fiksita je 4 000 dolaroj.
La defendantoj havas 20 tagojn por apelacii.
La konstruejo de la hidro-elektra centralo Agua Zarca, sur la riverego Gualcarque, estis paralizita fare de manifestacioj organizitaj de la COPINH. Laŭ la tribunalo, la respondeculoj de la DESA estis konvinkitaj, ke la projekto estos ĝisfine kondukita, nur post la murdo de Berta Caceres.
La prezidento de la elektro-societo DESA, David Castillo, provizore malliberigita de marto 2018, atendas sian juĝon pri tiu afero.
04/03/2018
Honduro: du jarojn post la murdo de Berta Caceres, la enketo stagnas
05/03/2016
Honduro : ekologiisma aktivulino pafmortigita
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/03/honduro-ekologiisma-aktivulino-pafmortigita.html