Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2019 3 11 /12 /décembre /2019 16:59
AFP / ARIS MESSINIS

11/12/2019

Bildo: Du infanoj fotitaj la 26an de novembro, antaŭ tendo de la kampadejo Moria, en Lesbo, Grekio. 

En malferma letero adresita al la eŭropaj estroj, kaj publikigita fine de novembro 2019, Doktoro Christos Christou, internacia prezidento de "Kuracistoj Sen Landlimoj", alarmas. Li maltrankviliĝas pro la situacio de la infanoj en la kampadejoj de rifuĝintoj, en Lesbo (Grekio), kaj atestas pri kazoj de memmutilado kaj provoj de memmortigo, konstatitaj ĉe neplenaĝuloj, fare de la surlokaj kuracistoj de la NRO.      

Tion, kion mi vidis, kaj la rakontoj de miaj surlokaj kolegoj ŝokas min, alarmas Doktoro Christos Christou, internacia prezidento de "Kuracistoj Sen Landlimoj" en malferma letero adresita al la eŭropaj estroj, kaj publikigita fine de novembro 2019 en la retpaĝo de la NeRegistara Organizaĵo.

Ĝi denuncas tie la nehumanajn vivkondiĉojn en la grekaj kampadejoj de rifuĝintoj, aparte tiu de Moria, en Lesbo, kiu instigas kelkajn infanojn memmutiladi kaj provi memmortigi sin.

 

Vundoj per tranĉilo kaj rifuzo nutradi sin 

Ili parolis al li pri knabo 12-jara, kiu venis en nian klinikon de Moria, en Lesbo, post plurfoja memmutilado per tranĉilo ĉe la vizaĝo , aldoniĝas la doktoro. 

Li ankaŭ priskribas la historion de knabino 9-jara grave vundita fare de eksplodo de bombo en Afganio. Kiam ŝi alvenis en Grekion, ŝi ridetis. Sed monaton post monato, enfermita en Lesbo, ŝi ĉesigis paroli, manĝi kaj tute kolapsis.

Li bedaŭras, ke tiuj infanoj, kiuj postvivis la militon en sia origina lando, memmutilas kaj pensas pri memmortigo, post ĉeestado de kelkaj monatoj en nesalubraj lokoj, kiel la kampadejo Moria.

 

Troloĝataj kampadejoj 

Unu el la kaŭzoj de tiuj nesalubraj vivkondiĉoj originas en la troloĝado de la kampadejoj de rifuĝintoj sur la grekaj insuloj. Fine de novembro en Moria, "Kuracistoj Sen Landlimoj" taksas la nombron de vivantaj rifuĝintoj ĝis 150 000, kvankam akcepta kapableco estas ĉirkaŭ 3 000 lokoj. Caroline Willemin, kunordigantino de la NRO, priskribas la krizan situacion de tiu kampadejo en video publikigita en Fejsbuko la 29an de novembro.

Tiuj vivkondiĉoj pligraviĝas pro la kreskanta nombro de rifuĝintoj, kiuj plu amase alvenas. En sia monata raporto, la Norvegia NRO Aegean boat report taksas, ke 54 386 migrantoj elŝipiĝis sur la grekaj insuloj de la Egea maro en 2019.   

Fine de septembro, incendio okazigis almenaŭ unu viktimon. Dum la tri lastaj monatoj virino, infano kaj naŭmonata bebo mortis en abomenindaj kondiĉoj en la kampadejo de Moria pro manko de konvenaj zorgoj, bedaŭras Doktoro Christos Christou. Tiu «homa tragedio devas ĉesi», konkludis la kuracisto, kiu postulas «la finon de tiu politiko de enfermado».       

30/09/2019

Grekio: tumulto en la kampadejo de rifuĝintoj sur la insulo Lesbo post krima incendio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/grekio-tumulto-en-la-kampadejo-de-rifugintoj-sur-la-insulo-lesbo-post-krima-incendio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }