Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 décembre 2019 4 19 /12 /décembre /2019 13:19

19/12/2019

https://twitter.com/freeriowijaya

La 20an de aŭgusto,  Rio Wijaya, sindonema sindikatano de la indonezia sindikato de la dokistoj Serikat Pekerja Jakarta International Container Terminal (SP JICT), estis perforte draŝita fare de sekuragentoj, ĉe la terminalo de la haveno Hutchison en Ĝakarto. Li estis poste arestita kaj detenita post falsaj asertoj koncerne kalumniojn kaj agresojn kontraŭ sekurgardistoj la 21an de novembro 2019. Bonvolu kuniĝi kun nia kampanjo por postuli tujan liberigon de la kamarado Rio, kaj ke ĉiuj akuzoj kontraŭ li estu forlasitaj.

La kontraŭ-sindikata etoso ĉe la internacia terminalo de konteneroj de Ĝakarto (JICT), la plej grava operatoro en kontener-haveno en Indonezio, maltrankviligas la sindikatanojn koncerne siajn rajtojn kaj sekurecon. La minacoj kaj timigoj, kiuj celas la sindikatajn aktivulojn ĉe la terminalo estas gravaj kaj persistemaj. Dum la 18 lastaj monatoj, ili interalie suferis pri pafoj kontraŭ siaj veturiloj, amasa maldungo de 400 portempaj laboristoj de la haveno, kaj la abomenindaj sekurkondiĉoj de la terminalo, kiuj okazigis la morton de kvar laboristoj de post julio 2016. Sufiĉas! Kuniĝu kun la FPPI, SP JICT kaj la FIOT por rebati sen paŭzo, ĝis la liberigo de Rio.

Retmesaĝo

Mi skribas al vi por kondamni firme la arestadon, la retenadon kaj persekuton kontraŭ S° Rio Wijaya. La 20an de aŭgusto 2019, S° Rio Wijaya estis perforte draŝita fare de sekuragentoj de Hutchison ĉe la internacia terminalo de konteneroj en Ĝakarto. 

Poste, S° Rio Wijaya estis arestita post falsaj asertoj pri kalumnioj kaj agresoj kontraŭ sekurgardistoj la 21an de novembro 2019.

La sindikato suspektas, ke la agreso kaj la posta enkarcerigo de S° Rio Wijaya sendube estas provo de la direkcio de JICT timigi S° Rio Wijaya pro lia defendo de la sekureco de la laboristoj en la haveno.      

Mi postulas de Hutchison Ports, ke ĝi restarigu la faktojn, kaj faciligu la tujan liberigon de Rio Wijaya, forlasu ĉiujn akuzojn kontraŭ li. Mi ankaŭ alvokas la mondan kaj surlokan direkcion, ke ili ĉesigu la represion kontraŭ la sindikatanoj de la JICT, kaj garantiu la sekurecon de ĉiuj gvidantoj kaj membroj de la SP JICT.

Partnerece kun Federasi Pekerja Pelabuhan Indonesia (FPPI) (Indonezia Federacio de la haven-laboristoj, al kiu Serikat Pekerja Jakarta International Container Terminal (SP JICT) estas aliĝinto),

kaj subtenata de la Internacia Federacio de la Transport-laboristoj. 

 

 

 

 

 

https://www.youtube.com/watch?v=Krj6nJ-AkQU

 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }