Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 décembre 2019 7 08 /12 /décembre /2019 22:09

08/12/2019

Bildo: «EMERITUROJ, SENLABORECO, PUBLIKAJ SERVOJ».

Nova manifestacio, mardon 10an de decembro 2019 en Parizo kontraŭ la reformo de la emerituroj.  

La manifestacio de «flavveŝtuloj» kolektis ĉirkaŭ mil personojn la 7-an de decembro en Parizo, kie okazis ankaŭ manifestacio de prekaruloj kaj senlaboruloj. Tiuj marŝadoj miksis diversajn movadojn en pluraj francaj regionoj.

Du tagojn post la mobilizado kontraŭ la reformoj de la emeritaj pensioj, kaj tri tagojn antaŭ alian, antaŭviditan venontan mardon, la prekaruloj kaj senlaboruloj manifestaciis siavice pasintan sabaton en Parizo. En la kvarpretalo Montparnasse, sude de la ĉefurbo, ĉirkaŭ cent personoj manifestaciis kontraŭ la modifo de la reguloj de la senlaboreca asekuro.         

De pasintmonate, tiuj ĉi trudas la senlaborulojn labori ses monatojn dum la du lastaj jaroj por ricevi monatribuojn, kontraŭ kvar monatoj el la 28 lastaj monatoj, laŭ la antaŭaj reguloj. Tiu ŝanĝo ekskludos multegajn senlaborulojn de la senlaboreca asekuro.

Alia temo de malkontenteco: la reformo pri la emeritaj pensioj, kies detaloj estos precizigitaj venontsemajne. «Ĝi provas kredigi, ke la prekaraj laboristoj estos favorigitaj, dum tio estas tute falsa: la perpoentaj pensioj havos kiel ĉefa konsekvenco, plilongigon de la tempo-kotizo, kaj krome la pensioj estos kalkulitaj laŭ la tuta profesia kariero, inkluzive de la senaktivaj periodoj.    

La unuaj viktimoj, ja estos la laboristoj senigitaj je dungiteco, kaj la prekaruloj. Pro la perpoenta reĝimo, pliaj milionoj da pensiuloj ricevos minimumajn laŭleĝajn pensiojn», alarmas Pierre Garnodier, ĝenerala sekretario de la CGT pri la prekaruloj kaj senlaboruloj.   

 

Solvi siajn proprajn erarojn 

La manifestaciantoj estis kunigitaj de la manifestacio de la «flavveŝtuloj», kiuj markis sian 56-an tagon de mobilizado. «Mi planis emeritiĝi je la aĝo de 67 jaroj. Pro ilia nova kalkulo, mi emeritiĝos 72-jara, protestas Magali, kontraktulino en la spektakla sektoro, kiu surhavas la flavan veŝton. Laŭ mi, ili pli bone devus solvi siajn proprajn erarojn, antaŭ ol ataki la laŭdirajn privilegiulojn de Francio».

Kunigitaj de studentoj, kontraŭfaŝismaj aktivuloj kaj sindikatanoj de la CGT, la «flavveŝtuloj» ekiris de Bercy fine de la mateno, kriante la kutimajn sloganojn de tiu socia movado, kiu naskiĝis la 17an de novembro 2018: «Macron demisiu», «Ĉiuj malamegas la policon». Komence de la post-tagmezo, en la kvartalo Montparnasse, incidentoj inter manifestaciantoj kaj policistoj, mallonge maltrankviligis la manifestacion, kiu volis ŝanĝi la itineron deklaritan ĉe la prefektejo.

(…)      

16/02/2019

Francio: spertuloj de Unuiĝintaj Nacioj denuncas la «misproporcian» redukton de la rajto manifestacii

 http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/francio-spertuloj-de-unuigintaj-nacioj-denuncas-la-misproporcian-redukton-de-la-rajto-manifestacii.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }