Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 décembre 2019 3 25 /12 /décembre /2019 22:37
Foto: GETTY IMAGES / AFP/ RONALD FRANK DEJON

25/12/2019

Kristnasko, kun piedoj en la akvo: En Filipinoj, tiu domo estas nun insulo (video)… la tifono Phanfone frapis merkredon la centron de la arkipelago, kiu fuŝis la Kristnaskan vesperon de dekoj da miloj da loĝantoj, en tiu lando grandparte katolika.

Pli ol 10 000 personoj tranoktis de mardo ĝis merkredo en lernejoj, gimnastejoj kaj publikaj konstruaĵoj, dum multaj domoj estis detruitaj aŭ inunditaj de la pluvoj, kiuj akompanis la tifonon.

Malgraŭ malpli da potenco, Phanfone sekvas la saman trajektorion ol la tifono Haiyan, la plej detruema jam registrita en la lando. Ĝi okazigis pli ol 7 300 mortintojn kaj malaperintojn en 2013. Ĝi aparte frapis la urbon Takloban.

Laŭ marborda gardisto, pli ol 25 000 personoj plu estas blokitaj ĉi-merkredon en la havenoj, pro interrompado de pramŝipaj kunligoj.        

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }