Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 décembre 2019 7 01 /12 /décembre /2019 15:36
Afp 

01/12/2019

Bildo: manifestaciantoj svingas gitarojn kaj kantas «La rajto vivi en pace» ("El derecho de vivir en paz") de la ĉilia muzikisto Víctor Jara, la 25an de oktobro en Santiago de Ĉilio. 

Nenio ŝajne bremsas la decidemon de la ĉiliaj manifestaciantoj, kiuj plu surstratiĝas de pli ol 40 tagoj post la komenciĝo de tiu movado. Ili postulas urĝajn sociajn aranĝojn, kiuj laŭ ili malrapide efektiviĝas .

Miloj da personoj denove manifestaciis pasintan mardon sur la stratoj de Santiago, alvoke de pluraj sindikataj organizaĵoj de la publika servo.

La ondo de kontestado, kiu ekestis la 18an de oktobro daŭras laŭ scenaro, kiu fariĝis kutima en Santiago. La tagoj komenciĝas kviete, tiam kolektiĝoj pli-malpli sekvataj okazas en la urbo-centro. 

Fine de la tago, kolizioj okazas inter la plej radikalaj manifestaciantoj kaj la policistoj. Incendioj kaj rabadoj estas atribuitaj al organizitaj grupoj de deliktuloj.

 

«Ekscesa uzado de la forto» 

La komercejoj de Santiago frue fermas, pro la transport-malfacilaĵoj  de la dungitoj. Kaj la metroo ne ankoraŭ centelcente funkcias en tiu ĉefurbo je 7 milionoj da loĝantoj.

Pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj, inter kiuj "Human Rights Watch" (HRW) denuncis «gravajn malobservadojn de la Homaj rajtoj fare de la polico». La direktoro por Ameriko de tiu NRO, Jose Miguel Vivanco asertis, ke li ricevis centojn da plendoj koncerne «ekscesajn uzadojn de la forto sur la stratoj, kaj ekscesojn kontraŭ la malliberuloj». 

https://www.youtube.com/watch?time_continue=7&v=Fmzoe5H9X9A&feature=emb_logo

La 8an de novembro dum manifestacio en Santiago, Gustavo Gatica universitatano, tute perdis la vidpovon post vundo fare de pafoj de la polico, indikis mardon la malsanulejo, kie li estas kuracita. Li estas la unua manifestacianto, kiu tute blindiĝis dum manifestacio, kaj lia kazo simbolas la multajn vunditojn ĉe la okuloj per tiuj specialaj pafaĵoj uzataj de la polico, kiujn ĝi engaĝiĝis ne plu uzadi.

La ĉilia Ruĝa-Kruco asertis, ke ĝi plu kuracas la pacientojn vunditajn fare de tiuj pafoj.

(...)

04/10/2013.

Ĉilio : korŝira omaĝo de mil gitaristoj al Victor Jara

http://neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88ilio-kor%C5%9Dira-oma%C4%9Do-de-mil-gitaristoj-al-victor-jara

24/11/2019           

Ĉilio : murdoj de la raportistino-fotistino Albertina Martinez Burgos kaj Daniela Carrasco, strat-artistino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/cilio-murdoj-de-la-raportistino-fotistino-albertina-martinez-burgos-kaj-daniela-carrasco-strat-artistino.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }