Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 décembre 2019 7 29 /12 /décembre /2019 15:10

29/12/2019

La jaro 2019 estis jaro de amasa protestado en la tuta mondo. De Honkongo ĝis Ĉilio, ne forgesante Iranon, Libanon, Irakon, Katalunion, Bolivion, Ekvadoron kaj Kolombion, ktp… miloj da koleraj personoj surstratiĝis ĉi-jare…

Ili havis malsamajn postulojn, metodojn kaj diversaj defendindaĵojn – neegalecojn, maljustecon aŭ politikan disidentecon. Ili inspiris sin reciproke kaj interŝanĝis ideojn pri la protestaj rimedoj.

Kelkaj el tiuj manifestaciantoj – kvankam ne gvidantoj – fariĝis simboloj de la disidenteco en ilia lando. Kelkaj el ili estas nun konataj en la tuta mondo.

Kiuj ili estas kaj de kie ili devenas?

1/ Ĉilio: Daniela Carrasco alinomita "La Mimo"

Daniela Carrasco alinomita "La Mimo", estis artistino kaj aktivulino 36-jara, kiu partoprenis manifestaciojn en Ĉilio.

Ŝia korpo senviva estis trovita la 20an de oktobro, pendumita ĉe la barilo de parko.

Laŭ la ĉiliaj asocioj de virinoj kaj blogistoj, "La Mimo" estis arestita de la polico de sia lando, seksperfortita kaj torturita, kiel averto por la aliaj virinoj, kiuj partoprenis la manifestaciojn.

La cirkonstancoj de ŝia morto plu estas enigmo – ŝia familio petis respekton de ŝia privata vivo, kaj ricevis neniun oficialan respondon de la aŭtoritatoj. Ŝia morto estas nun objekto de enketo kaj de multaj hipotezoj, interalie en la amasinformiloj, kun miloj da mesaĝoj en Tvitero, Instagramo kaj aliaj sociaj retoj.   

Ŝi fariĝis ikono ĉe la virinoj, kiuj partoprenas al manifestacioj en Turkio, Barcelono, kaj aliloke en la mondo.

14/12/2019

Manifestacioj en Ĉilio: Unuiĝintaj Nacioj denuncas multegajn ekscesojn plenumitajn de la polico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/manifestacioj-en-cilio-unuigintaj-nacioj-denuncas-multegajn-ekscesojn-plenumitajn-de-la-polico.html

2/ Irako: Safaa Al-Saray

Safaa Al-Saray estis inĝeniero. Li uzadis la sociajn retojn por atentigi la loĝantaron pri la civitaj rajtoj en Irako. En sia blogo, li skribis pri la senlaboreco de la junuloj .  

Safaa Al-Saray partoprenis manifestaciojn kontraŭ la koruptado en 2011, 2013 kaj 2015.

En oktobro 2019, li ricevis en la kapon kartoĉon de larmigaj gasoj, dum li partoprenis kontraŭ-registaran manifestacion. Li mortis pro siaj vundoj post malmulte da tempo.

05/11/2019

Irako: fronte al la protestado, la aliro al Interreto estis interrompita dum la nokto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/irako-fronte-al-la-protestado-la-aliro-al-interreto-estis-interrompita-dum-la-nokto.html

3/ Honkongo : memvola kuracisto  

La esprimo «okulon pro okulo» alprenis realan sencon post la alfrontiĝoj de la 11a de aŭgusto inter la polico kaj la manifestaciantoj, en Kaŭluno, Honkongo, kiam junulino estis okulkripligita per kuglo pafita de la policistoj.   

La viktimo – kiu laŭdire estas memvola kuracisto - estis vundita de pafaĵo, kiu truis ŝiajn sekurajn okulvitrojn.

Post kiam bildoj de la virino kuŝanta surgrunde – dum la sango fluadis el ŝia dekstra okulo – estis disvastigitaj, ŝia nomo diskoniĝis en la tuta lando. 

Ŝia vizaĝo, kaj ŝia vundo, rapide fariĝis la simbolo de la manifestacioj. La organizantoj denuncas la pli kaj pli perfortajn metodojn de la aŭtoritatoj de Honkongo dum tiuj manifestacioj.

4/ Kolombio: Dilan Cruz 

Dilan Cruz estis kolombia studento 18-jara. Li estis mortigita en novembro, kiam li ricevis en la kapon kuglon pafitan de la kontraŭ-ribela polico, nur kelkajn tagojn post la fino de sia duagrada studado.  

Amikoj diris, ke li deziris studi administracion de la aferoj, kaj serĉis stipendion. 

Dilan Cruz estis mortigita, dum li partoprenis marŝadon en Bogoto, la kolombia ĉefurbo, por protesti kontraŭ la malfacilaĵoj spertitaj de multaj studentoj, koncerne aliron al supera instruado.

Lia morto estigis indignon kaj kaŭzis novajn manifestaciojn. La manifestaciantoj protestis kontraŭ tio, kion ili konsideras perforta reago de la polico.

5/ Libano: Alaa Abu Fakher  

Alaa Abou Fakhr estis funkciulo 38-jara. Li loĝis en la libana ĉefurbo, Bejruto. Li estis membro de la "Progresisma socialisma partio".

Li estis mortpafita de libana soldato la 12an de novembro, monaton post la komenciĝo de la pacemaj manifestacioj kontraŭ-registaraj, al kiuj li partoprenis, proteste kontraŭ la koruptado en Libano.

Kvankam alia persono mortis antaŭ li en la manifestacioj, la maniero, per kiu li estis mortigita – la armeo pafis per realaj kugloj por disigi la homojn ĉirkaŭ vojbarilo – estigis viglan indignon.

La bildoj de la pafado rapide fariĝis virusaj en la sociaj retoj. La manifestaciantoj donis al li la postmortan alinomon «Unua martiro de la revolucio»         

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }