Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 décembre 2019 2 03 /12 /décembre /2019 22:26
Velija Hasanbegovic – Maxppp

03/12/2019

Bildo: «Tiu akvo ne estas trinkebla»

La kampadejo de Vucjak estas kampadejo de migrantoj, nord-okcidente de Bosnio kaj Hercegovino... Ĝi estas kampadejo de tendoj, kie regas malvarmo, neĝo kaj koto sur eks-rubejo de kemiaj produktaĵoj, apud tereno plu minita, heredita de la Bosnia milito.

La humanitaraj laboristoj plurfoje petis fermadon de la kampadejo de Vucjak. Sufiĉe longe antaŭ vintro, ili postulis reloĝadon de la 2 000 migrantoj, sed ili ne estis aŭditaj.    

Tiuj migrantoj, alvenintaj ĉi tien post pluraj miloj da kilometroj da vojaĝo, ne plu eltenas tiun situacion:

«Tiu loko havas nenion bonan, por neniu… »

Tiŝam Hadi, 21-jara, devenas de Pakistano. Li eksplikas, ke lia tendo disfalis sub la pezo de la neĝo, kaj ke li havas nenian lokon por dormi. Li provis iri al alia kampadejo de rifuĝintoj, sed neniu vivloko plu restas.

La kampadejo de Vucjak ne posedas sanitarajn instalaĵojn. Ĝi ne havas elektron. Ĝi estis trorapide starigita de la municipo de Bihac en junio. Kaj en oktobro volontuloj, kiuj provizis medicinajn zorgojn al la migrantoj, eĉ estis forpelitaj.         

Sub la premo de Eŭropa Unio, la bosniaj aŭtoritatoj anoncis, ke ili finfine reloĝigos la migrantojn. La ministro pri sekureco Dragan Mektic ĵus anoncis baldaŭan disponigon de milita eks-barakaro apud Sarajevo. Sed tiuj ĉi estos pretaj akcepti la migrantojn nur post dudeko da tagoj. Kaj laŭ la loĝantoj, la loko pri kio temas, tute ne kongruas kun tiu uzado. Laŭ Salih Hajdarevic, kiu loĝas apude:

«Tiu barakaro ne taŭgas por la migrantoj. Infrastrukturoj ne ekzistas, kaj la najbaraj homoj ne sentas sin en sekureco».

En Vucjak, la Ruĝa-Kruco ne plu scias kion fari, sen rimedo por helpi tiujn centojn da migratoj.

Eŭropa Unio jam donis 10 milionojn da eŭroj al la registaro por ilia reinstalado. Sed ĝis nun nenio estis farita, kaj krom la malvarmo, ankaŭ la nutraĵoj maloftiĝas ĉi tie.

Tio estas humanitara urĝeco ĉe la pordoj de Eŭropa Unio…           

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }